Nov-Orleano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
 
=== 20-a jarcento ===
[[Dosiero:NOLABaptistToCBDCorner3June2008.jpg|maldekstra|350pxeta|250px]]
Pro ĝia situo sub marnivelo, inter Misisipo kaj la Lago Ponĉartrano, la urbo estas ĉirkaŭita per digoj, kaj ĝis la frua 20-a jarcento, konstruado limiĝis al la pli alta tero laŭlonge de la naturaj digoj, riveretoj kaj lagetoj, ĉar la resto de la regiono estis marĉa kaj inundema. Ĉi tiu donis al la urbo la formon de krescento kaj ĝian kromnomon "La Krescenturbo". En la 1910-aj jaroj, inĝeniero [[A. Baldwin Wood]] proponis kaj plenumis ambician planon de elsuĉado de la urbo, uzante pumpiloj de sia propra invento, kiujn oni ankoraŭ uzas nuntempe. Tamen, la pumpado de terakvo el sub la urbo rezultigis tersubfalon, kiu pligrandigis la riskon de inundo. Dum la malfrua 20-a jarcento, estis multaj avertoj, ke granda uragano aŭ Misisipa inundo povus krei lagon en la urbocentro, kiu havus profundecon de 9 m. Malfeliĉe, la eventoj de aŭgusto 2005 ĝustigis la avertojn.