Vortordo en Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Bluigo de terminoj
Linio 1:
'''Vortordo en Esperanto''', signifas akcepteblajn ordojn de frazeroj en la [[Esperanto|esperantaj]] frazoj. Vortordo en Esperanto probable estas la plej libera kaj varia el ĉiuj - almenaŭ naturaj - lingvoj. En [[Enciklopedio de Esperanto - V|EdE-V]] [[Kálmán Kalocsay]] skribis jene pri Vortordo en Esperanto:
 
{{Citaĵo|En [[Esperanto]] la [[vortordo]] estas libera; la deviga [[akuzativo]] kaj la nombra konformiĝo de [[substantivo]] kun [[adjektivo]] permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu [[libereco]].
 
La ĉefa [[regulo]] estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la [[predikato]] sekvu post la [[subjekto]], ilin apartigu maksimume [[adverbo]]. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas [[persona pronomo]]. En [[prozo]] la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la [[verbo]], ankaŭ en la ordonaorda modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-reen ŝovi en la [[frazo]].
 
La vortetoj[[vorteto]]j "ankaŭ", "nur" kaj "ne" staru ĉiam antaŭ tiu [[vorto]], al kiu ili rilatas.
 
Se adjektivo havas [[komplemento (gramatiko)|komplementon]], la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: „La laboro postulanta grandan penon“. Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de [[Z]], estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. „La plenplena de homoj ĉambro“.
 
En frazoj, kiuj montras post rekta [[parolo]] la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: „Venu“, diris Johano. Sed: „Venu“, li diris.
 
En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' dependa frazo rilatas.
 
La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l' frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo.
v. Sintakso.|KALOCSAY.}}
 
<center>[[KALOCSAY]]}}
Noto de M. C. Butler. „Johano diris“ kaj „diris li“ ŝajnas al mi egale bonaj.
 
Noto de [[M. C. Butler.]]: „Johano diris“ kaj „diris li“ ŝajnas al mi egale bonaj.
 
==Bibliografio==
*[[William Auld|Auld, William]] 1977 : Iom pri vortordo, ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', 856 (4), p. 64-65
*[[Willem Verloren van Themaat|Verloren van Themaat, Willem]] 1974 : La vicordo de la frazelementoj en Esperanto, ''[[Scienca Revuo]]'', vol. 25, n-ro 2/3 (106/7), p. 45-65
*Verloren van Themaat, Willem 1977 : [[William Auld|Auld]] taksas poezie, ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', 857 (5), p. 90
<br>