Elizio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
ofta elizio de ''-a'' pri l' artikolo ''la'' post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo
Linio 1:
'''Elizio''' estas forigo de parola sono - ĉu [[vokalo]], ĉu [[konsonanto]], ĉu tuta [[silabo]] - por igi [[vorto]]n aŭ [[frazo]]n pli facile aŭ rapide [[prononco|prononcebla]]. Por [[Esperanto]]-uzanto ĝi kutime signifas nur forigon de la fina vokalo de vorto, kion la [[16 reguloj]] permesas je singularaj ne-akuzativaj substantivoj (-''o'') kaj je la [[artikolo]] ''la''. Tamen tiu limigita uzado de la vorto lingvoscience eraras: kiam iu diras '''stas'' anstataŭ ''estas'' aŭ ''pun'to'' anstataŭ ''punkto'', tio same estas elizio kiel ekzemple ''fundament'''.
 
Elizioj povas okazi kaj en [[ortografio]] kaj en [[fonetiko]].
Ili oftas en [[parola lingvo|buŝa lingvo]], kie ili kutime aperas sen konscio de la [[parolo|parolanto]]. En [[skriba lingvo]], en Esperanto aparte en [[poezio]], ĝi estas konscia rimedo de la [[aŭtoro]].
 
En diversaj ortografioj oni kutime uzas signon ''[[apostrofo]]'' ( ' ) por montri elizion.
Linio 11:
Kelkaj eliziaj parolturnoj, kiel ekzemple "de temp' al tempo", nun tute ne aspektas strangaj en proza teksto.
 
En [[Pra-Esperanto]] forigeblis ankaŭ la adjektiva [[finaĵo]]. En moderna Esperanto tio ne eblas. Kelkaj neoficialaj elizioj tamen troviĝas en la [[literaturo]]:
 
* elizio de la finaĵo ''-aŭ'', ekzemple en ''kvaz''' "kvazaŭ" kaj ''adi''' "adiaŭ";
* la vorto ''un''' por "[[unu]]" en marŝa taktokalkulado: "un' du, un' du, un' du…";
* la esprimo ''dank’ al'' por "danke al" aŭ "dankon al": "Dank’ al la kontribuantoj, la Vikipedio daŭre kreskos."
* elizio de la komenca ''e-'' en diversaj formoj de la verbo "esti": '''stas'', '''stis'' = "estas", "estis".
* elizio de ''-e'' en la prepozicio ''de'': ''d' oro'' = ''de oro'';
* elizio de ''-a'' en la [[artikolo]] ''la'' aparte post la [[prepozicio]]j, kiuj finiĝas per vokalo: ''pri l' artikolo = pri la artikolo''.
 
Ceteraj elizioj ĉefe aperas en tekstoj por remontri buŝan prononcon: ''je''' "jes"/"jen", ''temp'raturo'' "temperaturo" ktp.
Linio 32 ⟶ 33:
* [http://www.painintheenglish.com/post.asp?id=268 Anglaj ekzemploj]
 
[[Kategorio:SonoFonologio]]
[[Kategorio:Parolfiguroj]]