Kurzo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
e forigis ikson
Linio 1:
'''Kurzo''' estas la prezo de la monunuoj ([[valuto]]) kaj valorpaperoj ([[akcio]], [[obligacio]]). La kurzo de valutoj kaj [[devizo]]j povas esti merkate aŭ ŝtate determinita (ĉefe en la iamaj nekapitalismaj landoj). La ŝtata kurzo estas fiksa, la merkata kurzo ŝanĝiĝas ĉirkaŭ la prezocentro laŭ influo de [[postulado|postulo]] kaj [[ofertado|oferto]] sur la devizomerkato . La prezocentro estis dum la uzo de la valuta oroenhavo la rilato inter la oficialaj oroenhavoj. Post finiĝo de la oroenhava komparo, la prezocentron difinas la [[merkato]].
 
Modernaj ŝtatoj ofte permesas la valutan kurzon nur en difinita zono. Se la kurzo ŝajnas trapaŝi tiun kurzolimon, la ŝtato intervenas ĉefe per la [[Centra banko]]. Tiam la ŝtato aĉetegas fremdan valuton kontraŭ la propra (do vendas propran valuton sur la merkato, estiginte abundon je ĝi, malaltigante ties kurzon) aŭ vendegas fremdan valuton kontraŭ la propra (do reaxcetasreaĉetas propran valuton tiel altigante ties kurzon per malabundigo de ties ĉeesto surmerkate).
 
La valuto hodiaŭ jam povas ŝanĝiĝi inter larĝa linio (zono) kaj oni nomas tiun valuton „ŝvebanta valuto” kaj tian ekonomian politikon „valutoŝvebigo”.