Kaŭno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 140:
Dum la jaro 1361 unuafoje menciiĝas fortikaĵo de la [[Granda Duklando de Litovio]] proksime al la enfluejo de la rivero [[Neris]] en la pli grandan riveron [[Nemunas]]. La fortikaĵo estis ripete konkerata kaj detruata de la ekspansiemaj armeanoj de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], sed ĉiam senprokraste estis rekonstruita de la litovoj. La germana kavalira ordeno dum la 13-a jarcento en la proksima marborda teritorio sude de la rivero Nemunas (la pli posta germana provinco [[Orienta Prusio]]), do en la sudo de Litovio, neniigis la baltan popolan de [[praprusoj]] kaj en la "kristanisma" batalo kontraŭ la nekristanaj baltoj poste konkeris teritoriojn de la baltaj popoloj [[Livonio|livonoj]] kaj [[Kuronio|kuronoj]] en la nordo de Litovio. Ĉefa kialo por la ripetaj atakoj de la ordeno al Kaunas kaj la ĉirkaŭa centro de la vivregiono de litovoj estis la provo ligi la du konkeritajn teritoriojn, por ekhavi kontinuan kaj unuecan regnon inter [[Livonio]] kaj [[Orienta Prusio]]. Sur tiu imagita akso de prirevata konkerata teritorio la litova fortikaĵo de Kaŭno estis geografie centra kaj detruinda obstaklo. Post la klara malvenko de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] kontraŭ la unuiĝintaj armeoj de Litovio kaj Pollando dum la batalo de Grunberg/Žalgiris de julio [[1410]] la armea konflikto decidiĝis favore al la litovoj kaj la ripetoj atakoj al Kaŭno ĉesis.
 
[[Dosiero:Kowno DomPerkuna.jpg|thumb|left|200px|<center>la "Domo de [[Perkuno]]" en Kaunas]]
Dum la postaj jardekoj kaj jarcentoj la urba fortikaĵo malgraviĝis, sed la urbo ekprosperis kiel komerca centro. Jam dum la jaro 1408 la urbo ricevis urbajn rajtojn laŭ la ''Magdeburga modelo'' kaj dum la jaro 1440 malfermiĝis kontorejo de la [[Hansa ligo]]. Multaj metiistoj eksetlis en la komerca urbo kaj Kaŭno iĝis trafike centra, riĉa kaj granda urbo de la [[Granda Duklando de Litovio]] kaj la federacia regno [[Pollando-Litovio]].