Julie Andrews: Malsamoj inter versioj

406 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
En 2000, Andrews estis farita membro ''dame'' de la [[Ordeno de la Brita Imperio|OBI]] fare de la reĝino [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeto la 2-a]] pro siaj servoj al la spektaklaj artoj. En 2002, ŝi estis rangigita la 59a en la listo de [[BBC]] por la 100 plej Grandaj Britoj. En 2003, ŝi revenis al Broadvejo, tiam kiel teatra reĝisoro, kun remuntado de ''The Boy Friend''. El 2001 al 2004, Andrews stelulis en ''The Princess Diaries'' (2001), ''The Princess Diaries 2: Royal Engagement'' (2004). El 2004 al 2010, ŝi havigis sian voĉon al la serio de la animacio [[Shrek]] kaj al la filmo ''Despicable Me'' (2010).
 
Andrews ricevis [[Oskar-premio]]n, de [[BAFTA]], kvin [[Premio Ora Globo|Orajn Globojn]], tri [[Grammy]], du [[Premio Emmy|Emmy]], de Screen Actors Guild por Vivodaŭraj Atingoj, la Honoran Premion de la Centro Kennedy, kaj la premion de Disney Legendoj. Krom ŝia muzikala kariero, ŝi estas ankaŭ aŭtoro de porinfanaj libroj kaj publikigis membiografion, ''Home: A Memoir of My Early Years'' (2008).
 
==Notoj==
230 740

redaktoj