Jimi Hendrix: Malsamoj inter versioj

30 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
| signifa instrumento = [[Fender Stratocaster]]<br /> [[Gibson Flying V]]
}}
'''Jimi HENDRIX''' [ĝimi hendriks], plennome: '''James Marshall HENDRIX''' (naskiĝis la [[27-a de novembro|27-an de novembro]], [[1942]], mortis la [[18-a de septembro|18-an de septembro]], [[1970]]) estis [[Usono|usona]] [[rok-muziko||rok-muzikisto]].
 
==Biografio==
Li naskiĝis en [[Seattle]], [[Vaŝingtonio]]. Liaj unuaj muzikaj spertoj venis el [[gospelo|gospelaj]] kantoj en [[preĝejo]]. Lia unua muzikinstrumento estis uzita [[ukulelo]], kiun li ricevis en la aĝo de 13 jaroj. Sekvis akustika [[gitaro]] kaj elektra gitaro. Kiel lernanto li unuafoje agis en muzikgrupo ''The Rocking Kings''.
 
Tiutempe Linda Keith, la tiama amikino de [[Keith Richards]], konatigis lin kun [[Chas Chandler]]. Tiu serĉis muzikistojn, kies talentojn li povis ekspluati, kaj li rapide ekkonis, ke Jimi Hendrix havis la kvalitojn por fariĝi stelulo en [[Britio]].
 
La [[21-a de septembro|21-an de septembro]] Chandler kaj Hendrix vojaĝis al [[Londono]]. Hendrix konatiĝis kun la tiea muzikistaro kaj fondis kun [[Noel Redding]] kaj [[Mitch Mitchell]] la grupon ''[[Jimi Hendrix Experience]]'' (''JHE''). Ili unuafoje prezentis sin en [[Parizo]], en la antaŭprogramo de koncerto de [[Johnny Hallyday]].
 
La unua sondisko ''Hey Joe/Stone Free'' en februaro [[1967]] estis inter la kvin plej sukcesaj en Britio. Sekvis turneoj kaj festivaloj (i.a. La [[Monterey Pop Festival]] en junio 1967) kaj pliaj sondiskoj. La lasta komuna koncerto de JHE okazis en februaro [[1969]] en [[Denvero, Koloradio|Denvero]].
165 620

redaktoj