The Chieftains: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Paddy Moloney devenis el Ceoltóirí Chualann, nome grupo de muzikistoj kiuj specialiĝis en instrumentoj, kaj deziris formi novan bandon. La grupo restis duon-profesiaj nur ĝis la 1970-aj jaroj kaj de tiam ili atingis grandan sukceson kaj en [[Irlando]] kaj en [[Unuiĝinta Reĝlando]]. En 1973, ili populareco ekdisvastiĝis ankaŭ al Usono, kiam iliaj antaŭaj albumoj estis publikigitaj tie fare de Island Records. Ili ricevis pliajn bonajn kritikojn kiam ili laboris por la sonregistraĵo por la filmo ''Barry Lyndon'' de [[Stanley Kubrick]] de 1975 kiu ricevis [[Oskar-premio]]n, kio markis transiron al la ĉefaj grupoj en Usono.<ref> Ratliff, Ben (3a de Februaro 2012). [https://www.nytimes.com/2012/02/05/arts/music/stones-chieftains-beach-boys-and-el-gran-combo-turn-50.html?pagewanted=all "Stones, Chieftains, Beach Boys and El Gran Combo Turn 50".] [[The New York Times]]. Alirita la 15an de Julio 2018. </ref> <ref>[http://articles.chicagotribune.com/keyword/chieftains "Articles about Chieftains – Chicago Tribune".] Articles.chicagotribune.com. Alirita la 15an de Julio 2018. </ref>
 
La grupo plue publikigis sukcesajn diskojn laŭlonge de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kaj ilia laboro kun [[Van Morrison]] en 1988 rezultis en la kritike akceptita albumo ''Irish Heartbeat'' (irlanda korbato).<ref>{{cite news|author=Sean Michaels |url=https://www.theguardian.com/music/2011/nov/22/chieftains-bon-iver-decemberists |title=Chieftains team up with Bon Iver and the Decemberists &#124; Music &#124; guardian.co.uk |publisher=Guardian |date= 22a de Novembro 2011|accessdate=14a de Februaro 2013 |location=London}}</ref> Ili plue kunlaboris kun multaj aliaj bone konataj muzikistoj kaj kantistoj; inter kiuj [[Luciano Pavarotti]], [[Rolling Stones]], [[Madonna]], [[Sinéad O'Connor]] kaj [[Roger Daltrey]].<ref>{{cite web|last= |first= |url=https://www.npr.org/2012/02/14/146821406/the-chieftains-for-50-years-irish-music-for-the-world |title=The Chieftains: For 50 Years, Irish Music For The World |publisher=NPR |date=14a de Februaro 2012 |accessdate=14a de Februaro 2013}}</ref> La bando ricevis ses premiojn [[Grammy]] dum sia kariero kaj la Premion por Vivodaŭra Atingaro el la prestiĝaj premioj de ''[[BBC]] Radio 2 Folk Awards'' en 2002. Kelkaj muzikfakuloj<ref>{{cite web|url=http://www.stevewinick.com/thechieftains.cfm |title=Stephen D. Winick – The Chieftains |publisher=Stevewinick.com |date=17a de Marto 1975 |accessdate=14a de Februaro 2013}}</ref> asertis, ke The Chieftains portis la tradician Irlandan muzikon al tutmonda publikaro, tiel multe ke la Irlanda registaro havigis al ili la honoran titolon de 'Irlandaj Muzikaj Ambasadoroj' en 1989.<ref>[http://www.westportfestival.com/the-chieftains/ ] {{webarchive |url=[https://web.archive.org/web/20120330194342/http://www.westportfestival.com/the-chieftains/] |date=30a de Marto 2012 }}</ref> En 2012, ili celebris sian 50an jariĝon per la publikigo de sia plej ĵusa disko ''Voice of Ages''.<ref name=JP06>{{cite book | last = McCarthy| first = John Patrick | title = Ireland: a reference guide from the Renaissance to the present| publisher = Infobase| year =2006 | page =216| isbn =978-0-8160-5378-0 }}</ref>
 
==Diskaro==