Leopold Dreher: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
foto
Linio 1:
[[Dosiero:Leopold Dreher 1925.jpg|thumb|Portreto de Leo Turno far Oskar Lazar, 1925]]
{{vikifontaro|Aŭtoro:Leopold Dreher}}
'''Leopold DREHER''', (pseŭdonomo: Leo Turno) [[hebreoj|hebreo]], [[doktoro]], [[advokato]]. Naskiĝis en la [[24-a de oktobro]] [[1896]] en [[Krakovo]] en la familio de Abraham Aron Dreher kaj Breindel Lea Rabinowicz<ref>[http://www.ics.uci.edu/~dan/genealogy/Krakow/Families/Rabinowicz.html Genealogia arbo de la familio]</ref>. Aktiva [[cionismo|cionisto]], multe verkis en la antikva [[hebrea lingvo]]. Esperantisto de [[1911]]. En [[1912]] dum la [[Universala Kongreso]] en Krakovo li jam estis ano de la organiza komitato. En [[1918]] li instigis al eldono de ''[[Esperanta Voĉo]]'' kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de [[PED]]. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en [[1913]] en ''[[Juna Esperantisto]]''. Poste multaj aperis en ''[[Pola Esperantisto]]'', ''Esperanta Voĉo'', ''[[Esperanto Triumfonta]]'', ''[[Heroldo de Esperanto]]'', k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En [[1922]] aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj), en [[1928]] ''[[Supera Kurso de Esperanto|Superan Kurson de Esperanto]]'', en [[1931]] anekdotaron ''Studo per Rido''. Multaj kursoj. [[Lingva Komitato|Lingva Komitatano]]. Kunlaboranto de la ''[[Enciklopedio de Esperanto]]''.