Bálint Balassi: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (robot Adding: ro:Bálint Balassi)
[[Dosiero:Balassi2.jpg|right|200px]]
'''BALASSI Bálint''' (Balaŝi Ba’lint;) aŭ '''BALASSA Bálint''' ([[Zólyom]], [[20-a de oktobro]] [[1554]] – [[Esztergom]], [[30-a de majo]] [[1594]]) estis grava pioniro de la [[hungara lingvo|hungarlingva]] liriko, elstara, altnivela [[poeto]] de la hungara [[renesanco]]. Li naskiĝis en la fortikaĵo de [[Zólyom]] kiel ido de riĉaj ĉefnobeluloj (Balassi János kaj Sulyok Anna). Lia patro sendis lin lerni jam 11-jare al Nurenbergo, poste lia instruisto estis [[Bornemissza Péter Bornemissza]]. Pro la juĝproceso kontraŭ lia patro (akuzita laŭ falŝaj leteroj je reĝoperfido), lai patro estis enprizonigita en Bratislavo en 1569 kun [[Dobó István Dobó]], sed lia patrino sukcese liberigis la patron kaj ili fuĝis al Pollando. Tie vi kreis lian unuan literaturan verkon, kiu estis fakte traduko de germana religia meditado: Herba ĝardeneto por la malsanaj animoj (presita en Krakovo en 1572) (''Beteg lelkeknek való füves kertecske''). Lia patro ricevis en 1572 amnestion.
 
Lia vivo pasis en daŭra malkvieto pro bienaj juĝprocesoj, denuncoj; nesukcesa geedziĝo kun DOBÓ Krisztina. Ŝi estis lia kuzino, pro tio lia bopatro akuzis lin je incesto. Kvankam li surprenis la katolika kredon (1586), oni senvalorigis lian geedziĝon kaj nomis lian filon (Johano) neleĝa (1585). La reĝo amnestiigis lin en 1588, sed la denove leĝan geedziĝon li ĉesigis per divorco.
 
Li vivis en la tansilvaniaj kaj pollandaj kortoj de [[BÁTHORY István Báthory]], li estis fortikaĵa soldato en Eger (1579-1582) kaj Érsekújvár (1588), multfoje fuĝis al Pollando. Li mortis en 1594 je vundiĝo ĉe ambaŭ femuroj dum atako kontraŭ la far turkoj okupinta Esztergom.
 
En lia poeziaĵo kunplektiĝis la ama liriko kaj la travivaĵoj de la nacia batalo. Liaj ampoemoj estis komence plenaj je ŝablonoj de la eŭropa amliriko, sed baldaŭ li kreis propran oroiginalan poeziaĵon. Li skirbis la ampoemojn por LOSONCZI Anna, kiun li nomas en la poemoj Julia (ŝi estis edzino de la fortikaĵa estro de Érsekújvár). Liaj Julia-versoj formas priodon kaj esprimas la deziron por la neatingebla feliĉo. Tiun periodon diferencigas de la eksterlandaj ampoemoj, ke tiuj enhavas ideojn, pensojn, bildojn de la soldata vivo, turka-hungara batalo.