Die schöne Müllerin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e autoMigrateToWikidata @ d:q765966
Linio 4:
 
== Enhavo ==
[[Dosiero:Dichter Wilhelm Müller.gif|eta|185px|maldekstre|Wilhelm Müller]]
La enhavo estas tipe [[Romantismo|romantisma]]: juna muelista submajstro migradas. Li sekvas la pason de rivereto, kiu kondukas lin finfine al muelejo. Tie li enamiĝas en la filinon de sia nova majstro. Sed la celata amrilato al la bela kaj por li neatingebla muelista filino fiaskas. Ŝi ja eble je la komenco ne malinklinas al li. Sed tiam ŝi sin turnas al ĉasisto, ĉar ĉi tiu havas la pli renoman profesion kaj korpigas virecon kaj seksforton. Freneziĝinte pri tio la malfeliĉa muelisto sin dronigas en la rivero, kiu en la lidociklo mem enprenas la rangon de „kunaganto“: Ĝi estas ofte alparolata rekte de la muelisto; en la antaŭlasta lido (Der Müller und der Bach – la muelisto kaj la rivereto) la du kantas alterne, en la lasta lido finfine (Des Baches Wiegenlied – lulkanto de la rivereto) la rivereto kantas elegian dorm- kaj mortkanton por la muelisto, kiu kuŝas en ĝi kiel en mortolito. La rivereto estas rigardata amiko de la muelisto, sed estas ankaŭ interpretebla kiel malamiko kiel [[Mefistofelo]], ĉar ĝi kondukas la mueliston morten.