Arĥeoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
Arkioj kaj bakterioj estas ĝenerale similaj laŭ grando kaj formo, kvankam kelkaj arkioj havas formojn tre malsimilajn al tiuj de bakterioj, kiaj la ebenaj kaj kvadrat-formaj ĉeloj de ''Haloquadratum walsbyi''.<ref> Stoeckenius W (Oktobro 1981). [http://jb.asm.org/content/148/1/352.long "Walsby's square bacterium: fine structure of an orthogonal procaryote".] Journal of Bacteriology. 148 (1): 352–60. PMC 216199  Libere alirebla, alirita la 22an de Julio 2018. PMID 7287626. </ref> Spite tiun morfologian similecon al la bakteriio, arkioj posedas [[geno]]jn kaj kelkajn [[metabolo|metabolajn]] sistemojn kiuj estas pli proksime rilataj al tiuj de eŭkariotoj, ĉefe la [[enzimo]]j kiuj funkcias en la genetikaj procezoj de transskrinado kaj tradukado. Aliaj aspektoj de arkia biokemio estas unikaj, kiaj ilia dependo el eteraj lipidoj en iliaj [[ĉelmembrano]]j, kiel ĉe la arkeoloj. Arkioj uzas pli da energifontoj ol la eŭkariotoj: tiuj gamas el [[Organika kombinaĵo|organikaj komponaĵoj]], kiel [[sukero]]j, al [[amoniako]], metalaj [[jono]]j aŭ eĉ [[hidrogeno|hidrogenhava gaso]]. Sal-toleraj arkioj (nome ''Haloarchaea'' aŭ Salarkioj) uzas sunlumon kiel energifonto, kaj aliaj specioj de arkioj [[Karbona dioksido|fiksigas karbonon]], sed malkiel ĉe [[planto]]j kaj [[cianobakterio]]j, neniu konata specio de arkio plenumas ambaŭ procezojn. Arkioj reproduktiĝas nesekse pere de binara fisio, fragmentado, aŭ [[burĝonado]]; malkiel ĉe bakterioj kaj eŭkariotoj, neniu konata specio de arkio formas [[sporo]]jn.
 
[[Dosiero:Coptotermes formosanus shiraki USGov k8204-7.jpg|thumb|maldekstre|Metanogenaj arkioj formas [[simbiozo]]n kun [[termito]]j.]]
Multaj arĥioj estas [[ekstremofilo]]j, tio estas vivas en tre akraj medioj — ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Inter tiuj estis registritaj dekomence [[termofonto]]j kaj [[sallago]]j, sed ekde tiam ili troviĝis ankaŭ en ampleksa gamo de [[habitato]]j, kiel [[grundo]]j, [[oceano]]j kaj [[marĉo]]j. Ili estas ankaŭ parto de la [[homo||homa]] [[Mikroorganismo||mikrobaro]], kiu troviĝas en [[kojlo]], buŝo kaj haŭto.<ref> Bang C, Schmitz RA (Septembro 2015). "Archaea associated with human surfaces: not to be underestimated". FEMS Microbiology Reviews. 39 (5): 631–48. doi:10.1093/femsre/fuv010. PMID 25907112. </ref> Arkioj estas partikulare multnombraj en la oceanoj, kaj la arkioj de la [[planktono]] povas esti el la plej abundaj grupoj de [[organismo]]j sur la planedo. Arkioj estas la ĉefa parto de la surtera vivo kaj ili povas ludi gravajn rolojn kaj en la [[Karbono-ciklo|karbona]] kaj en la [[Nitrogena ciklo|nitrogena cikloj]]. Oni ne konas klarajn ekzemplojn de arkiaj [[patogeno]]j aŭ [[parazito]]j, sed ili estas ofte [[Mutualismo|mutualistoj]] aŭ [[Kunmanĝado|kunmanĝantoj]]. Unu ekzemplo estas la metanogenoj kiuj loĝas en la [[digesta sistemo]] de homoj aŭ [[remaĉuloj]], kie ilia multnombreco fakte helpas la digestadon. Metanogenoj estas uzataj ankaŭ en produktado de [[biogaso]] kaj en procezoj de [[Akvopurigejo|akvopurigado]], kaj [[bioteknologio]] ekspluatas enzimojn el ekstremofilaj arkioj kiuj povas rezisti altajn [[temperaturo]]jn kaj organikajn solvigaĵojn. Laŭ nuna scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn homan aŭ bestan [[malsano]]n — ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de [[evoluismo|evoluo]]. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parencaro de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arĥio.