Émile Boirac: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Émile BOIRAC''' [emil' bŭaĥak'] estis [[franca esperantisto]], doktoro pri [[filozofio]] kaj prezidanto de la [[Akademio de Esperanto]]. Li naskiĝis la [[26-a de aŭgusto|26-an de Aŭgusto]] de [[1851]] en [[Guelma]] ([[Alĝerio]]), kaj mortis la [[20-a de septembro|20-an de Septembro]] de [[1917]] en Salses apud [[Perpignan]]. Li estis nomita rektoro de la niversitatoUniversitato de [[Grenoble]] ([[1898]]) kaj de [[Dijon]] ([[1902]]).
 
== Profesio kaj Movado ==
Kiel filozofo, lia precipa verko estas lia tezo de doktoreco ''"La Ideo de la [[Fenomeno]]"''; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, [[Renouvier]] kaj [[Fouilée]] pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la [[ideismo|idealismo]]-[[fenomenismo]]. Li priskribis [[paramnezio]]n sub populara nomo [[déjà vu]] en sia verko ''L'Avenir des sciencesSciences psychiquesPsychiques''. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Diĵono.
 
En [[1900]] li estis varbita al Esperanto per leteroj de [[Charles Méray|Méray]]. Post iom da hezito li senlace laboris por Esperanto. Li prezidis la [[1a UK 1905|unuan Universalan Kongreson]] en [[Boulogne-sur-Mer]] ([[1905]]). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de [[L. L. Zamenhof|L.L. Zamenhof]] kiel prezidanto de la [[Lingva Komitato]], li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la [[Ido|Idistaj]] atakadoj. Lia raporto al la [[4a UK 1908|Kvara Kongreso]] en [[Dresdeno]] en 1908 pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la "[[Delegacio]] por alpreno de la lingvo internacia" kaj la konduton de tiu ĉi.