Respubliko Krakovo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 41:
[[Dosiero:Karte_kongresspolen.png|maldekstra|eta|200px|<center>germanlingva mapo pri [[Kongresa Pollando]] dum la jaro 1815, flave: Respubliko Krakovo kaj [[Respubliko Dancigo]]]]
{{Polahistorio}}
La '''Respubliko [[Krakovo]]''' ([[pola lingvo|pole]] ''Rzeczpospolita Krakowska'') aŭ '''Libera Urbo Krakovo''' ([[pola lingvo|pole]] ''Wolne Miasto Kraków'') estis [[urboŝtato]] kreita per la [[Viena Kongreso]] de la jaro [[1815]]. Ĝi ekzistis ĝis la jaro [[1846]] sub komuna protekto de la najbaraj ŝtatoj [[Aŭstrio-Hungario]], [[Prusio]] kaj la [[Rusa Imperio]]. Tiuj tri ŝtatoj inter la jaroj [[1772]] kaj [[1795]] aneksis la feŭdan respublikon [[Pollando-Litovio]]. Dum la jaro [[1807]] [[Napoleono]] post armea venko super la ŝtato [[Prusio]] fondis la ŝtaton ''Duklando[[Varsovia Varsovio''Duklando]], kiu post la Viena Kongreso iĝis [[Kongresa Pollando]].
 
==Historio==
La Libera Urbo Krakovo oficiale ekestis dum la 3-a de majo [[1815]] baze de kontrakto inter la tri potencoj. La urboŝtato havis 88.000 enloĝantojn, kiuj grandparte estis poloj kaj katolikoj. La areo de la ŝtateto ampleksis 1.164 km². Per la kontrakto de [[1815]] la urbo samtempe ekhavis urban konstitucion. Urba deputita parlamento decidis pri leĝoj, kaj reganta senato el 12 membroj sub prezidento estis la urba registaro. Ekzistis jura kortumo de unua instanco, kaj apelacia dua jura kortumo. La jura sistemo baziĝis sur la [[Franca Civila Kodekso]] de [[Napoleono]], kaj aldona komerca kaj puna leĝaro de [[Francio]]. Oficiala lingvo de la ŝtato estis la [[pola lingvo|pola]].
 
Linio 52 ⟶ 53:
== Grandduklando Krakovo (1846-1918) ==
Post la sensukcesa ribelo de [[1846]], la [[Aŭstra imperio]] aneksis la respublikon Krakovo kaj alinomis ĝin al [[grandduklando]]. La [[imperiestro de Aŭstrio]] (ekde [[1867]] de [[Aŭstrio-Hungario]]) estis tiel ankaŭ [[grandduko]] de Krakovo en [[persona unio]]. Por administraj celoj la formale memstaraj landoj "reĝlando Galicio kaj Lodomerio", "grandduklando Krakovo", "duklando Auschwitz" kaj "duklando Zator" estis kunigitaj al la administra unuo "reĝlando Galicio kaj Lodomerio kun grandduklando Krakovo kaj la duklandoj Auschwitz kaj Zator". (Vidu ankaŭ: [[Imperiestro de Aŭstrio#Titolaro de la imperiestro de Aŭstrio|Titolaro de la imperiestro de Aŭstrio]].)
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Krakova Scienca Societo]]
 
==Bibliografio==
* A. Lewak, ''Rzeczpospolita Krakowska'' (Krakova Respubliko), en: ''Polska, jej dzieje i kultura. Od czasów najdawniejszych do chwili obecnej'' (Pollando, ties historio kaj kulturo. De la plej malnovaj tempoj ĝis la nuna momento), [[Varsovio]] 1927.
* S. Grodziski, ''Rzeczpospolita Krakowska jej lata i ludzie'' (Krakova Respubliko, ties jaroj kaj homoj), Universitas, [[Krakovo]] 2012.
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.twierdza.art.pl/a_wmk.htm Rzeczpospolita Krakowska. Wolne, Niepodległe i Ściśle Neutralne mIasto Kraków] Respubliko Krakovo. Libera, Sendependa kaj Strikte Neŭtrala Urbo Krakovo
 
[[Kategorio:Historio de Pollando]]