Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

79 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
La [[araboj]] konkeris la urbon en 642, kaj disvastigis [[islamo]]n. Ili starigis Esfahanon kiel ĉefurbo de provinco. Dum la [[11-a jarcento]], la islama filozofo [[Aviceno]] loĝis kaj instruis tie. Poste en la jarcento, en [[1051]], la [[selĝukidoj|selĝukido]], [[Toghril Beg]], kaptis la urbon, ankaŭ stariginte ĝin kiel ĉefurbo. La urbo floris sub la selĝukidoj ĝis ĉirkaŭ 1200. En [[1387]], la urbo estis tre sange konkerita de [[Timuro]]. La
urbo fine ĝuis sian oran epokon dum la [[17-a jarcento]] sub la ŝaho [[Abaso I]], kiu starigis ĝin kiel ĉefurbo de la [[safavida dinastio]]. Multo de la belegaj konstruaĵoj estis konstruita dum ĉi tiu tempo. Post jarcento, konkerite de la afganoj en [[1722]] post sieĝo, la urbo kadukiĝis, multe de ĝi iĝis ruino. Kvankam la [[Afganio|afganoj]] estis la supraĵa kaŭzo de la disfalo de Esfahano, la plej profunda kaŭzo estis la markomerco de [[Nederlando]]: Esfahano riĉiĝis per la transtera komerco trans [[Azio]]n, sed ĉi tiu komerco velkis kiam la nederlandanoj povis transporti la samajn varojn malpli koste trans maron.
[[Dosiero:RussianIsfahan.jpg|thumb|La Rusia armeo en Esfahano en la jaro 1890]]
 
Esfahano ne fine reviviĝis ĝis la [[20-a jarcento]] sub la [[ŝaho]] [[Reza Pahlavi]].
 
19 357

redaktoj