Tigro de Ĉampavat: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ĉiu artikolo/kategorio havu kategorion
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Man-Eater of Champawat..jpg|eta|La tigro de Ĉampavat]]
La '''Tigro de Ĉampavat''' estis femala [[Bengala tigro]] respondeca pri ĉirkaŭ kalkulitaj 436 mortoj en [[Nepalo]] kaj en distrikto Kumaon de [[Barato]], dum la lastaj jaroj de la 19-a jarcento kaj la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝiaj atakoj estis listigitaj en la [[Guinness-libro de rekordoj]] kiel la plej alta nombro de mortoj fare de [[tigro]].
 
== Historio ==
Laŭ Peter Byrne, profesia ĉasisto kaj aŭtoro el Nepalo, la tigro komencis siajn atakojn en Rupal-vilaĝo en okcidenta [[Nepalo]], [[Himalajo]]. Oni sendis ĉasistojn por mortigi la tigron, sed ŝi sukcesis eskapi ilin. Fine, oni petis helpon de la Nepala Armeo. Malgraŭ ĉesi kapti aŭ mortigi la tigron, soldatoj organizis masivan bat-peladon kaj sukcesis devigi la tigron forlasi sian teritorion kaj forpeli ĝin trans la bordon (rivero Sarda) en Hindion[[Hindio]]n, kie ŝi daŭrigis siajn mortigajn agadojn en la distrikto Kumaon. Ĉiuj ĝiaj mortigoj okazis dum la taglumo (kiel Corbett skribas, li ne konas nur unu kazon de la tigro mortigante homon dum la nokto). Vivo tra la regiono iĝis paralizita, viroj ofte rifuzis lasi siajn kabanojn por labori aŭdinte la rorojn el la arbaro.
 
En 1907, la tigro estis mortigita de brita ĉasisto Jim Corbett. La tigro mortigis junulinon Premka Devi, 16-jaraĝan vilaĝanon en Fungaro, proksime al la urbo de [[Champawat|Ĉampavat]] kaj lasis spurojn da sango, kiun sekvis Corbett. Post tuta tago, Corbett devis ĉesi la ĉasadon, decidante uzi vilaĝanojn kaj organizi bat-peladon la sekvantan tagon en la river-valo.
Linio 9:
Kun la helpo de impost-oficisto, la bat-pelado estis organizita kun ĉirkaŭ 300 vilaĝanoj, kaj la sekvan tagon, ĉirkaŭ tagmezo, Corbett mort-pafis la tigron.
 
Postmorta spektado de tigro evidentigis, ke supraj kaj malsupraj kojnodentoj sur la dekstra flanko de ĝia buŝo estis rompitaj, la supra je la duono, la pli malalta dekstren al la [[osto]]. Ĉi tiu vundo, rezulto de malnova pafo, laŭ Corbett, verŝajne malhelpis ĝin ĉasi siajn naturajn predojn kaj sekve ĝi komencis ĉasi homojn.
 
{{DEFAULTSORT:Ĉampavat, Tigro}}