Supra Silezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 10:
== Komuna historio ==
{{ĉefartikolo|Hluĉinio}}
La limo, kiu apartigas nordorientan parton de [[distrikto Opava]] de suda parto de distrikto [[Racibórz]] ([[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]] Ratiboř, [[germana lingvo|germane]] Ratibor), estas samtempe ŝtatlimo inter [[Ĉeĥio]] kaj [[Pollando]]. Ĝi apartigas ne nur tiujn ĉi ŝtatformaciojn, sed samtempe la vilaĝojn de [[Regiono Hlučín]] (Hlučín: [[pola lingvo|pollingve]] Hulczyn, germane Hultschin) de la vilaĝoj de suda [[RegionoDistrikto Racibórz]], kiuj en pasinteco multfoje partoprenis la komunan sorton.
 
Malgrandan [[enklavo]]n en tiu ĉi regiono kreas vilaĝoj [[Hať]], [[Píšť (Opava)|Píšť]] kaj [[Šilheřovice]] en la ĉeĥa kaj najbaraj vilaĝoj de [[komunumo Krzyżanowice]] en la pola flanko de tiu ĉi limo. Ilia historio estas mallarĝe kunigita kun historio de la pola-ĉeĥa limregiono, nomata ankaŭ la silezia-moravia limregiono. Por tiu ĉi teritorio estas karakterize, ke en [[mezepoko]] estis tiu ĉi regiono loko de senĉesaj konfliktoj kaj la limregionaj vilaĝoj estis ekspoziciataj al oftaj interŝanĝoj de proprumantoj. Destini en tiu ĉi periodo precizajn limojn inter [[Moravio]] kaj la polaj landoj eblas nur tre malfacile. Kiam [[Grandmoravia regno]] estis disfalinta, Supra Silezio komune kun lando [[Opava|opava-a]] kaj [[racibórz]]a venis sub regadon de la ĉeĥaj [[Přemyslidoj]]. Sed fine de la [[10-a jarcento]] [[Silezio]] apartenis al al la pola regno, en kiu regis familio de [[Piastoj]] (vidu la supran mapon).
 
Kiam la ĉeĥa reĝo [[Přemysl Otakar la 2-a]] destinis sian eksteredzecan filon Mikolaon sinjoro de la reĝaj posedaĵoj en [[Regiono Opava]], tio estis paŝo, kiu post la morto de la reĝo en la jaro [[1278]] gvidis ne nur al nasko de opava duklando, sed ankaŭ al iompostioma dividado de Regiono Opava de Moravia lando. Tiu ĉi apuda branĉo de Přemyslidoj poste priregis Regionon Opava ĝis la sesdekaj jaroj de la [[15-a jarcento]]. Grandpola princlando, apartenanta al [[Pollando]], disfalis post la morto de princo Vladislav en [[1281]]. Pro ties disfalo estiĝis krom alia ankaŭ racibórza princlando. En [[1327]] racibórza princo Leszek akceptis feŭdan superecon de la ĉeĥa reĝo [[Johano de Luksemburgio]] kaj formale li tiel apartigis [[Regiono Racibórz|Regionon Racibórz]] de Pollando. Kiam en [[1336]] Leszek mortis kiel seninfana kaj samtempe kiel la lasta racibórza princo el familio de [[Piastoj]], transprenis lian regadon super Regiono Racibórz lia bofrato Přemysl-Mikolao opava. La suda Silezio tiel fariĝis parto de landoj de la ĉeĥa krono. Post alveno de [[habsburgoj]] sur la ĉeĥan kaj la hungaran tronon en [[1526]] ĝi poste transiris sub regadon de habsburgoj.