Bronzepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 100:
 
La [[Skandinava bronzepoko]] estas la nomo donita de [[Oscar Montelius]] al kultura subperiodo de la [[Bronzepoko]] en la historio de Skandinavio. Ĝi disvolviĝis en la teritorioj de [[Skandinavio]], inkluzive de lokoj pli orientaj kiaj nun [[Estonio]], inter 1800 a. K. - 500 a. K. Ĝi estas konsiderata heredinto de la [[ŝnurceramika kulturo|batalhakila kulturo]] kaj estas kutime konsiderata origino de la praĝermana kulturo (aŭ [[Jastorfkulturo]]) de la [[Ferepoko]].
 
=== Bronzepoko en Afriko ==
En la [[Antikva Egipto]] la bronzo ekuziĝis dum la fino de la pradinastia epoko, nome ĉirkaŭ la jaro 3150 a.K., kvankam neniam ĝi anstataŭis entute la ŝtonon kiel baza elemento por la produktado de artefaktoj (pro la malabundo de [[krudmaterialo]]j).<ref> Fullola kaj Nadal, 2005, p. 172. </ref> Baldaŭ poste, ĉirkaŭ la jaro 3100 a.K., okazis la unuigo de la Supra kaj Malsupra Egiptoj, kio komencigis la [[Frua Dinastia Periodo de Egiptio|Tinitan Epokon]] kiu enhavas la 1an kaj 2an dinastiojn. La ĉefurbo translokiĝis el Neĥen (Supra Egipto) al nova urbo, [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]], konstruita sur la limoj inter la Nordo kaj la Sudo. En tiu arkaika epoko oni adoptis la simbolojn kaj oni establis la administraciajn sistemojn kiuj ripetiĝos laŭlonge de la tuta egipta historio.
 
La [[Magrebo]] ricevis kelkajn influojn de la kulturaj grupoj de la eŭropa bronzepoko, kiel pruvas la trovitaĵoj rilataj kun la tradicioj de la [[Kulturo de sonorilformaj pokaloj|sonorilformaj pokaloj]] trovitaj en [[Maroko]]. Spite tion, la regiono ne produktis sian propran metalurgion ĝis la koloniigo fare de [[fenicoj]] (ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K.).
 
La [[subsahara Afriko]] restis ŝajne ligita al la vivmaniero de la Neolitiko ĝis oni disvolvigis la metalurgion de la fero en la baseno de la [[rivero Niĝero]] (sen pasi tra la epokoj de kupro kaj bronzo). Tamen tio estis la ĝenerala kredo ĝis la arkeologiaj elfosaĵoj fare de la angla [[Thurstan Shaw]] en la kuŝejoj de Igbo Ukwo, Igbo Richard, kaj Igbo Isaiah en [[Niĝerio]] en 1959; kie li trovis amason de bronzaĵoj (nome kolringoj, kranioj kaj figuroj de [[gepardo]], skrapitaj vizaĝoj, inter multaj aliaj) prilaboritaj ĉefe per la tekniko de la perdita vakso. Tiaj trovitaĵoj estis datitaj pli malpli ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a jarcento p.K.
 
== Bildaro ==