Bronzepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
La [[Magrebo]] ricevis kelkajn influojn de la kulturaj grupoj de la eŭropa bronzepoko, kiel pruvas la trovitaĵoj rilataj kun la tradicioj de la [[Kulturo de sonorilformaj pokaloj|sonorilformaj pokaloj]] trovitaj en [[Maroko]]. Spite tion, la regiono ne produktis sian propran metalurgion ĝis la koloniigo fare de [[fenicoj]] (ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K.).
 
La [[subsahara Afriko]] restis ŝajne ligita al la vivmaniero de la Neolitiko ĝis oni disvolvigis la metalurgion de la fero en la baseno de la [[rivero Niĝero]] (sen pasi tra la epokoj de kupro kaj bronzo). Tamen tio estis la ĝenerala kredo ĝis la arkeologiaj elfosaĵoj fare de la angla [[Thurstan Shaw]] en la kuŝejoj de Igbo Ukwo, Igbo Richard, kaj Igbo Isaiah en [[Niĝerio]] en 1959; kie li trovis amason de bronzaĵoj (nome kolringoj, kranioj kaj figuroj de [[gepardo]], skrapitaj vizaĝoj, inter multaj aliaj) prilaboritaj ĉefe per la tekniko de la perdita [[vakso]]. Tiaj trovitaĵoj estis datitaj pli malpli ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a jarcento p.K. Fakte pruvoj pri ferfandado aperis pli frue aŭ samtempe kiel tiuj de kuprofandado en [[Niĝerio]] ĉ. 900–800 a.K., en [[Ruando]] kaj en [[Burundo]] ĉ. 700–500 a.K. kaj en [[Tanzanio]] ĉ. 300 a.K.<ref name="Springer"> Childs, S. Terry (2008). [https://link.springer.com/referenceworkentry/10.1007%2F978-1-4020-4425-0_8776 "Metallurgy in Africa".] In Selin, Helaine. Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Nederlando: Springer. pp. 1596–1601. ISBN 978-1-4020-4425-0. Alirita la 26an de Julio 2018. </ref><ref name="ReferenceB">{{cite journal|last1=Holl|first1=Augustin F. C.|title=Early West African Metallurgies: New Data and Old Orthodoxy|journal=Journal of World Prehistory|date=2009|volume=22|pages=415–438|doi=10.1007/s10963-009-9030-6}}</ref><ref>{{cite journal|last1=Alpern|first1=Stanley B.|title=Did They or Didn't They Invent It? Iron in Sub-Saharan Africa|journal=History in Africa|date=2005|volume=32|pages=41–94|doi=10.1353/hia.2005.0003|jstor=20065735}}</ref>
 
Estis longdaŭra polemiko ĉu la disvolvigo de la metalurgioj de kupro kaj de fero sendepende disvolviĝis en sub-Sahara Afriko aŭ estis enkondukita el ekstere tra la [[Sahara Dezerto]] el Nordafriko aŭ el la regionoj de la [[Hinda Oceano]].<ref name="Springer"/> Pruvaro por teorioj de sendependa disvolvigo kaj de elekstera enkonduko estas malabundaj kaj celo de aktiva fakula debato.<ref name="Springer"/> Fakuloj sugestis, ke ambaŭ la relativa malabundo de arkeologia esplorado en sub-Sahara Afriko same kiel la longdaŭraj antaŭjuĝoj limigis aŭ kondiĉigis la komprenon de la prahistoria metalurgio en la kontinento.<ref name="ReferenceB"/><ref>{{cite journal|last1=Killick|first1=David|title=Cairo to Cape: The Spread of Metallurgy Through Eastern and Southern Africa|journal=Journal of World Prehistory|date=2009|volume=22|pages=399–414|doi=10.1007/s10963-009-9025-3}}</ref><ref>{{cite journal|last1=Chirikure|first1=Shadreck|title=On Evidence, Ideas and Fantasy: The Origins of Iron in Sub-Saharan Africa: Thoughts on É. Zangato & A.F.C. Holl's "On the Iron Front"|journal=Journal of African Archaeology|date=2010|volume=8|issue=1|pages=25–28|doi=10.3213/1612-1651-10156|jstor=43135498}}</ref> Fakulo karakterizis la staton de la historia sciaro jene: “Diri ke la historio de la metalurgio en sub-Sahara Afriko estas komplika estas eble nur subkompreno.”<ref>{{cite journal|last1=Chirikure|first1=Shadreck|title=On Evidence, Ideas and Fantasy: The Origins of Iron in Sub-Saharan Africa: Thoughts on É. Zangato & A.F.C. Holl's "On the Iron Front"|journal=Journal of African Archaeology|date=2010|volume=8|issue=1|page=25|doi=10.3213/1612-1651-10156|jstor=43135498}}</ref>
 
La Bronzepoko en [[Nubio]], startis tiom frue kiom ĝis 2300 a.K.<ref name="ReferenceC">{{cite journal|last1=Childs|first1=S. Terry|last2=Killick|first2=David|title=Indigenous African Metallurgy: Nature and Culture|journal=Annual Review of Anthropology|date=1993|volume=22|pages=317–337|doi=10.1146/annurev.anthro.22.1.317|jstor=2155851}}</ref> Kuprofandado estis enkondukita fare de Egiptianoj al la Nubia urbo [[Meroe]], sur teritorioj de la nuntempa [[Sudano]], ĉirkaŭ 2600 a.K.<ref name="ReferenceA"/> Miller, Duncan E.; van der Merwe, Nikolaas J. (1994). "Early Metal Working in Sub-Saharan Africa: A Review of Recent Research". The Journal of African History. 35 (1): 1–36. doi:10.1017/s0021853700025949. JSTOR 182719. </ref>Fornoforĝejo por bronzofandado estis trovita en Kerma, kaj estis datita el 2300–1900 a.K.<ref name="ReferenceC"/>
 
=== Bronzepoko en Suda kaj Orienta Azio ===