Adolf Mildwurf: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
enmetis informon publikigitan de Martn Purdy 2018
Linio 1:
'''Adolf MILDWURF''', polo, doktoro de politikaj sciencoj, ĵurnalisto. Naskiĝis 1900 en [[Przemyśl]]. Esperantisto de 1916. Aranĝis studentan fakkunvenon dum la UK 1924 en [[Vieno]]. Multaj paroladoj en W. Kiel Ĉe-metoda instruisto gvidis en 1933 multajn kursojn en [[Danio]]; fondis tie tri grupojn. Kunlaboranto de [[HDE]].<ref>Enciklopedio de Esperanto, http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-m.htm</ref>
[[Enciklopedio de Esperanto - M|EdE-M]]
 
==Mistera vivo==
'''Adolf MILDWURF''', polo, doktoro de politikaj sciencoj, ĵurnalisto. Naskiĝis 1900 en [[Przemyśl]]. Esperantisto de 1916. Aranĝis studentan fakkunvenon dum la UK 1924 en [[Vieno]]. Multaj paroladoj en W. Kiel Ĉe-metoda instruisto gvidis en 1933 multajn kursojn en [[Danio]]; fondis tie tri grupojn. Kunlaboranto de [[HDE]].
Borsboom skribis pri la vivo de Mildwurf, unu el la "neforgesendaj Esperantistoj".<ref name="borsboom">Borsboom, Ed: Kie miozotas memor’, IEI, Hago, Nederlando, 2017. ISBN 978-90-805651-4-2</ref>
Mildwurf naskiĝis en Przemysl, en la nuntempa Pollando, en
1900, esperantistiĝis en 1916, kaj fariĝis instruisto laŭ la Cseh-metodo en la 30-aj jaroj,
vojaĝante kaj propagandante interalie in Danio.
Mankas ĉiu spuro de Adolf Mildwurf inter 1933 kaj
1945, sed li reaperas en Britio post 1946, nun kiel senŝtatulo. Denove li vojaĝas kaj
propagandas Esperanton, kaj fariĝas brita civitano en 1957. Post 1964, kiam ĉesas lia
korespondado kun Andreo Cseh, li denove malaperas, kaj Borsboom notas, ke en la E-
eldonaĵoj eĉ mankas nekrologo – ni ne scias, kie kaj kiam li mortis.
 
Martin Purdey esploris la spurojn de Mildwurf per modernaj geneologiaj rimedoj.<ref name="purdy">La Serĉo por Adolf Mildwurf, Martin Purdy, en Aŭstraliaj Esperantistoj, redaktoro Roger Springer, n-ro 384, p 6, 2018</ref>
{{EdE|M}}
Serĉante la nomon Mildwurf, li trovis iun ''Abraham'' Mildwurf, kiu naskiĝis
je la 10-a de februaro 1900 kaj mortis en Londono la 20-an de aprilo 1978. Tiu Abraham
aperas en la registroj por Camden, Londono, en 1959, do nelonge post kiam Adolf akiris britan
civitanecon. Lia mortoloko<ref>Publika dokumento pri postlasaĵoj (el ancestry.com; trovita 29/5/2018): la lasta adreso de Abraham
Mildwurf (ankaŭ konita kiel “Mildurf”) estis 9B Glenloch Road, London NW3.</ref>
estas proksima al Camden – je nur kelkaj stratoj pli norde.
Purdy trovis liston de studentoj en gimnazio en Przemysl,
la naskiĝloko de la serĉato, en 1915: ĝi entenas la nomon Abraham Mildwurf.<ref>Listo de klasanoj en “C.K. Gymnasium” (altlernejo), Przemysl, por la jaro 1914-15, en kiu aperas
“Mildwurf Abraham” sub “Class III”: http://yourjewishgem.blogspot.com/2014/04/1914-1915-przemysl-
school-report-ck.html (trovita 31/5/2018)</ref>
Same en germanlingva libro pri judaj aŭtoroj en Aŭstrio, kie oni nomas Abrahamon lingvo-instruisto.
 
Purdy tial hipotezis, "ke nia serĉato naskiĝis Abraham, kaj poste ŝanĝis sian nomon al
Adolf (pro kreskanta antisemitismo en orienta Eŭropo?) inter ĉ. 1916-1933. Nature, porti la
nomon Adolf en Britio dum la dua mondmilito mem kreus problemojn, do li eble re-alprenis
sian unuan nomon dum tiu tempo."
 
==Referencoj==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1900|MILDWURF, Adolf]]