Rafael Milhomem: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
albumo "Flugantaj melodioj"
→‎supro: enkonduko
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Rafael Milhomem''' (naskiĝis la {{daton|1|7|1981}} en [[Goiânia]], [[Brazilo]]) estas [[Brazilo|brazila]] [[muzikisto]] kaj [[Esperantistoj|esperantisto]], kunfondinto de la [[Potenca metalroko|potenc-metala]] bando [[BaRok' Projekto]].
'''Rafael Milhomem''' estas brazila muzikisto.
 
Li naskiĝis la {{daton|1|7|1981}} en Gojanja-Gojas´, [[Brazilo]]. Li komencis sian muziklernadon per privataj lecionoj de klavaro kaj [[trumpeto]], la [[gitaro]] alvenis poste kun instruisto Clévio José Vieira en Centro Libera de Arto (Centro Livre de Artes - CLA) kaj poste en Kultura Centro Gustav Ritter (Centro Cultural Gustav Ritter). Li Muzikdiplomiĝis kun rajtigado en muzikilo (gitaro) ĉe Universitato Federacia de Gojas´ (UFG) en 2003, ricevante gitarkursojn de la gitaristoj Rodrigo Carvalho, Pedro Martelli kaj Eduardo Meirinhos. Specializiĝis en infanaĝa edukado (ESAB). Li partoprenis en multaj muzikkursoj, inter kiuj elstaris: John Holmquist ([[Usono]]), Luz Maria Bobadilha ([[Paragvajo]]), Andrés Tápia ([[Kostariko]]). La elektra gitarlernado okazis paralele al akustikgitara tamen memlerninte, serĉante muzikmaterialon, specialigitajn revuojn, partoprenadojn en diversaj rokbandoj dum la junaĝo kaj spertoj akiritaj el la akustikgitara lecionoj. La sama afero okazas ĉe la lernado de [[kavako]] (muzikinstrumento simila al [[ukulelo]]).
 
Partoprenis kiel invitita komponisto de la Projekto Hejmo, patronita de la internacia asocio [[SAT-Amikaro]]. Aktivis kiel komponisto, muzikaranĝisto kaj muzikisto, ludante kiel elektragitaristo de la grupoj (eks)Sunroad, (eks)Euphony kaj akustikgitaristo de la grupoj El Ligno Trio kaj (eks) Alma Brasileira. Kune kun [[Rafael Muniz]] (Klasiv), Milhomem estas kreinto de la projekto baRok’ “vigla-peza metalo” kiu miksas elementojn de baroka muziko kun klasika, kantita en [[esperanto]], kun partoprenado de multaj kantistoj el la gojana muzika medio. Nuntempe instruas kolektivajn gitarlecionojn por infanoj.