Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno: Malsamoj inter versioj

+kat
(+kat)
La unua altlernejo en Varsovio, Ĉeflernejo de Muziko, estis fondita de [[Józef Elsner]] kaj [[Wojciech Bogusławski]] en [[1810]]. Krome, ekde majo [[1811]] kadre de [[Nacia Teatro en Varsovio]] funkciis Drama Lernejo por aktoroj kaj kantistoj de la teatro.
 
En [[1821]] la lernejo estis transformita en Instituton de Muziko kaj Deklamado, kiu funkciis kadre de Fako de Belartoj de [[Universitato de Varsovio]]. Kvin jarojn poste ĝi estis dividita en du partojn: Ĉeflernejon de Muziko, kiu restis parto de la [[UniversitatpUniversitato de Varsovio|universitato]], kaj Lernejo de Dramo kaj Kanto, kiu provizis bazan kaj mezan muzikan edukon. Ĉeflernejo de Muziko estis malfondita en [[1831]], post la [[novembra ribelo]], kune kun la tuta universitato.
 
La sekva institucio funkcianta kiel muzika altlernejo estis Muzika Instituto, fondita en [[1861]] de [[Apolinary Kątski]]. Ĝi funkciis ĝis [[1918]], kiam ĝi estis transformita en Ŝtatan Konservatorion en la nove refondiĝinta [[Dua Pola Respubliko|Pollando]]. Post la komenco de la [[dua mondmilito]] la [[1-an de septembro]] [[1939]] la nomo ŝanĝiĝis al Ŝtata Muziklernejo en Varsovio, kiu funkciis ĉe strato Okólnik 2 ĝis la [[varsovia ribelo de Varsovio]] en [[1944]] – tiam ĝia konstruaĵo estis detruita.
 
Post la dua mondmilito, en [[1946]], la lernejo ricevis la nomon de Ŝtata Muzika Altlernejo, kaj en [[1962]] ĝi ricevis la statuson de [[akademio]].
 
En la 60-aj jaroj (ekde [[1960]] ĝis [[1966]]) realiĝis la nuna konstruaĵo de la lernejo. Ĝi fondiĝisekstaris en la sama loko kie agis Ŝtata Konservatorio antaŭ la dua mondmilito.
 
En [[1974]] la altlernejo ekhavis filion en [[Bjalistoko]], kiu en [[2007]] transformiĝis en la eksterlokan sepan fakultaton.
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
[[Kategorio:Varsovio]]
[[Kategorio:Universitatoj en Pollando]]
[[Kategorio:Muziklernejoj en Polladno]]
[[Kategorio:Muzikinstruo]]