Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎ZEO konkurso: atentu proponatan forigon de kategorio ZEOj en la angla Vikipedio
Linio 104:
::::{{Ping|Alifono}}, tiel estis petita en la originala peto. Mi provos denove. [[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]] [[Dosiero:Flag_of_Colombia.svg|25px]] Saluton el [[Kolombio]]! | Unu [[Tero|mondo]], Unu [[Esperanto|Lingvo]] [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|25px]] ---> [[Uzanto-Diskuto:Sahaquiel9102|Mia Diskutpaĝo]] 18:31, 4 aŭg. 2018 (UTC)
====Interese estus scii ĉu ili agas sammaniere (English ONLY) por alvokoj de alilingvaj vikipediaj konkursoj ...--[[Uzanto:Alifono|Alifono]] ([[Uzanto-Diskuto:Alifono|diskuto]]) 18:48, 4 aŭg. 2018 (UTC)
 
Saluton {{Ping|Sahaquiel9102}} {{Ping|KuboF Hromoslav|montri=ne}} Bonvolu noti, ke en la angla Vikipedio oni ĵus proponis [[:en:Category:Zamenhof-Esperanto objects]] por forigo, sub la preteksto ke ĝi estas malgranda kaj ne havas ŝancon por kresko. Mi jam argumentis en la koncerna diskuto por mia opinio kaj invitas ankaŭ vin esprimi vian opinion tie. Bonvolu ankaŭ atenti, ke lanĉinte la laŭdindan iniciaton de internacia ZEO-konkurso (ideo vane alstrebata antaŭ vi de kelkaj generacietoj de vikipediistoj), vi tamen ja samtempe fariĝis iel respondeca pri la daŭra bonvivo de niaj temoj en la Vikipedio en la diversaj lingvoj. Precipe kelkaj komunumoj estas ja aparte striktaj en siaj reguloj kaj en kelkaj eĉ ekzistas grupoj malferme malamikaj al ĉio Esperanta, pro kio jam historie pluraj forigoj okazis - kaj tio okazis ofte nur ĉar neniu Esperantisto sufiĉe rapide malkovris kaj partoprenis en la forigpropono. Malfari tian forigon sekve estas kutime jam tre malfacile, ĝuste ĉar oni jam havas iun antaŭan "decidon" (negativan). Sekve do, bonvolu klopodi krom la organizado de la konkurso mem ankaŭ regule observi ĝiajn ceterajn efikojn al la Esperanta temaro en Vikimedio. Evidente vikimedianoj nun pli atentos pri Esperantaj temoj, kio unuflanke estas laŭdinde, aliflanke tio certe igas kelkajn pli kritike fronti ilin kaj ĉe kelkaj povas eĉ okazi ke ilia nekompreno aŭ eĉ malŝato de nia lingvo kaj kulturo kondukos al por ni rekte malhelpaj paŝoj. Amike salutas vin kaj pro la konkurso gratulas kun-ELiS-ano [[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 08:34, 6 aŭg. 2018 (UTC)