Stefania Wilczyńska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Vivo==
Naskita kiel filino de Julian (Izaak) Wilczyński (m. 1911) kaj Salomea el domo Walfisz (m. 1929). Edukita en pola familio juddevena, finis privatan lernejon ĉe Jadwiga Sikorska en Varsovio, poste ekstudis kaj finis studojn pri [[naturscienco]] en [[Universitato]] de [[Lieĝo (urbo)|Lieĝo]] en [[Belgio]]. Post reveno al Varsovio eklaboris – komence [[volontulo|volontule]] – en neglektita [[azilo]] por judaj [[orfo]]j. Kiel bonega organizantino ŝi perfektigis la azilon kaj estis nomumita ĝia gvidantino. Tie ekkonis Korczak kaj ligis kun li kunlaboron, kiu – kun interompoj – daŭris ĝis tragika mortomurdo de ambaŭ en [[Treblinka]].
 
Kune kun Korczak fondis kaj gvidis [[Domo de Orfoj|Domon de Orfoj]] por judaj [[infano]]j en Varsovio (1912-1942) ĉe la str. Krochmalna 92 (translokita al [[geto]] ĉe la str. Chłodna 33, kaj poste al str. Sienna 16 – Śliska 9), kie ili aplikis novecajn [[pedagogio|pedagogiajn]] metodojn. Ŝi gvidis la domon dum foresto de Korczak dum la [[unua mondmilito]] kaj dum lia vojaĝo al [[Palestino]] en la jaroj 1934 kaj 1936. Ŝi mem ankaŭ estis en Palestino, vizitis [[kibuco]]n Ein Harod ([[Norda distrikto de Israelo]]), planis forveturi al [[Proksima Oriento]].