Marbirdoj kaj homoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
Multaj marbirdoj estis malmulte pristuditaj kaj konataj, pro la fakto vivi tiom malproksime enmare kaj reproduktiĝi en izolitaj kolonioj. Tamen, kelkaj marbirdoj, precize, albatrosoj kaj mevoj, eniris en la popolan sciaron. Albatrosoj estis priskribataj kiel "la plej legendaj el birdoj",<ref name ="delhoyo">Carboneras, C. (1992) "Family Diomedeidae (Albatrosses)" in ''Handbook of Birds of the World'' Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5</ref> kaj ĝuas diversecon de [[mito]]j kaj [[legendo]]j asociaj kun ili, kaj nune ili estas amplekse konsideritaj kiel [[malbonsortigilo]] se oni damaĝas ilin, kvankam la ideo ke maristoj kredis estas nur [[urba legendo]],<ref name = "Brit">Cocker, M., & Mabey, R., (2005) ''Birds Britannica'' London:Chatto & Windus, ISBN 0-7011-6907-9</ref> kiu devenas el fama [[poemo]] de [[Samuel Taylor Coleridge]] "[[La Rimaĵo de la Maljuna Marulo]]", kie maristo estas punita pro esti damaĝinta albatroson per surmetado de la mortinta birdo ĉirkaŭ la kolo. Maristoj tamen konsideras malbonsortiga tuŝi [[ŝtormopetrelo]]n, ĉefe se ĝi surteriĝis sur la ŝipo.<ref name ="delhoyo">Carboneras, C. (1992) "Family Hydrobatidae (Storm-petrels)" in ''Handbook of Birds of the World'' Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5</ref>
 
Mevoj estas unu el la plej komune vidataj marbirdoj, pro sia uzado de la homaj medioj (kiel urboj kaj [[rezervejo]]j) kaj pro sia plej ofta sentima naturo. Ili aperas kaj en popolaj kantoj kaj en literaturaj romanoj kiel tiuj de la rusa [[Ĉeĥov]] kaj de la germanhispana [[Fernán Caballero]]; ili estas uzataj [[metafore]], kiel en ''[[Jonathan Livingston Seagull]]'' (La mevo Jonatano Livingston) de [[Richard Bach]], aŭ por signifi rilaton al maro, kiel ĉe ''[[La Mastro de l' Ringoj]]''; kiel en la blazono de [[Gondor]] kaj ankaŭ tamen [[Númenor]] (uzita en la dezegnoj de la filmoj), kaj por alvoki [[Legolas]] al (kaj tra) la maro. Ankaŭ aliaj specioj havis kaj havas sian lokon en la homa kulturo; kiel [[pelikano]]j, kiuj estis delonge asociigitaj al sindonemon kaj [[altruismo]] pro frua okcidenta kristana mito, laŭ kiu ili povas malfermi sian bruston por manĝigi la malsatajn idojn per sia sango.<ref name ="elliot"/>
 
==Referencoj==