Daktiloskopio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Daktiloskopio''' estas la tekniko por videbligado, klasifikado kaj identigado de [[fingrospuro]]j. Ĝi ĉefe estas uzata kiel parto de la [[forensa esploro]] dum [[krimo]]kontraŭbatalo kaj estas parto de la metodo por identigado.
 
Fingrospuroj estas unikaj kaj personligataj, samkiel la [[patroneo]] sur [[polmo]]j, [[plando]]j kaj [[piedfingro]]j. La unikeco estas fiksata de la papilaj linioj de la fingro, kiuj formiĝas inter la 100-a kaj 120-a tago post la fertiligo[[fekundigo]]. La patroneo formiĝas pro genetikaj kaj hazardaj ĉirkaŭaĵofaktoroj, kaj tiel estas unikaj por ĉiuj. Unuopaj ĝemeloj havas la saman [[DNA]], sed tamen diversajn fingrospurojn.
 
Ankaŭ estas fingro[[skanilo]]j por identigado de iu persono, per kiuj la fingrospuroj estas rekonataj. Ili estas aplikataj por enirpermeso al certa ejo kaj nuntempe grandskale en la usona vizitantoprogramo, ĉe kiu ĉiu turisto aŭ [[vizo]]posedanto estas devigata doni la fingrospurojn.