Ministraro (Belgio): Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'La '''Ministraro de Belgio''' aŭ pli oficiale '''Konsilantaro de Ministroj''' (france: ''Conseil des ministres'', flandre: ''Ministerraad'') estas la plej alta plenuma organo de...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 22:33, 19 aŭg. 2018
La Ministraro de Belgio aŭ pli oficiale Konsilantaro de Ministroj (france: Conseil des ministres, flandre: Ministerraad) estas la plej alta plenuma organo de la Federacia Registaro de la Reĝlando Belgio. Temas pri kabineto komponita de la Ĉefministro, kiu estras ĝin, kaj dekkvar ministroj.[1] Federaciaj sekretarioj de ŝtato estas membroj de la registaro, sed ne parto de la Konsilantaro.[2] Laŭ la Belga konstitucio, la Reĝo de Belgio teorie prezidas la Konsilantaron, sed tio ne okazis fakte el 1957.
Notoj
- ↑ Artikolo 99a de la Belga konstitucio
- ↑ Artikolo 104a de la Belga konstitucio