20-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Vytautas Mažiulis
→‎Eventoj: murdo de pastro helpanta al judoj
Linio 6:
 
== Eventoj ==
* [[636]]: '''[[Islama ekspansio]] komenciĝis''': [[Batalo de Jarmuk]]: islama armeo de [[Raŝiduna Kaliflando]] komandata de [[Ĥalid ibn Ŭalid]] venkis la [[Bizanca Imperio|bizancan]]''' en batalo apud [[rivero]] Jarmuk (alfluo de [[Jordano]])
* [[917]]: Venko de bulgara armeo super la bizanca en batalo de [[rivero]] Anchialos (proksime al [[Burgaso]])
* [[1012]]: Dum pola-germana milito [[Boleslao la 1-a (Pollando)|Boleslao la 1-a]] konkeris kaj bruligis fortikaĵon [[Lebus|Lubusz]] maldekstraflanke de rivero [[Odro]]
Linio 35:
** [[1940]]: De malliberejo en [[Częstochowa]] foriris transporto kun 157 viroj al germana [[koncentrejo]] [[Buchenwald]]; germanaj regopovoj arestis 6 polajn gardistojn de malliberejo [[Pawiak]] en [[Varsovio]]
** '''En [[Meksikurbo]] ordone de [[Josif Stalin]] agento de [[NKVD]] faris sukcesan atencon kontraŭ [[Lev Trockij]]'''; en [[Biskaja golfo]] brita [[submarŝipo]] sinkigis U-Boot U-51 - pereis la tuta 43-persona skipo; Pola Delegitejo en [[Brno]] komencis aperigi "Informan Bultenon pri Polaj Aferoj"; [[Winston Churchill]] en [[Ĉambro de komunuloj]] dirante pri aviadilistoj de la [[Batalo de Anglio]] konstatis: ''Neniam antaŭe en [[historio]] de homaj [[konflikto]]j tiom multaj ŝuldis tiom multe al tiom malmultaj''; Bramcote ([[Warwickshire]]): brita reĝo [[Georgo la 6-a (Britio)|Georgo la 6-a]] vizitis polajn bombo-diviziojn 300 kaj 301 en ĉeesto de Supera Komandanto [[Władysław Sikorski]]
** [[1941]]: '''[[Germanoj]] ekzekutis 800 [[poloj]]n apud [[Ivano-Frankivsk|Stanisławów]]''', en la Nigra Arabaro; [[gestapo|gestapejo]] en [[Poznań]] malpermesis distribui germanlingvan lernolibron de la [[pola lingvo]] ''Polnische Sprachlehre'', publikigitan de Verlag Georgis Polyglott; en germana koncentrejo [[Aŭŝvico]] pereis, post 12 tagoj, torturita [[pastro]] Wacław Bieliński, kiu kun sia [[paroĥestro]] Ferdynand Jacobi multe helpis al judoj
** [[1942]]: '''Germanoj pafmortigis 1210 [[judoj]]n el [[geto]] en Krzemieniec (nun en [[Ternopila provinco]])'''; oni likvidis geton en Falenica (nun kvartalo de [[Varsovio]]); '''[[deportado]] de 21 mil judoj el geto en [[Kielce]] al [[ekstermejo]][[Treblinka]] komenciĝis''' (1200-1500 murditaj surloke); [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en Różaniec (proksime al [[Tarnogród]]) 10 polojn pro helpo al sovetaj [[militkaptito]]j; '''[[Sovetunio|soveta]] aeratako kontraŭ [[Varsovio]]''': mortigitaj 60 germanoj kaj 200 polaj civiluloj, vunditaj 300 germanoj kaj 800 polaj civiluloj
** [[1943]]: [[Gestapo]] arestis en [[Zagórów]] 17 membrojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; el [[Poznań]] polico forveturigis en nekonatan direkton laŭvicajn 60 malliberulojn de Mosina; dum ribelanta juda [[geto]] en [[Bjalistoko]] pereas ĝia gvidanto; en Sieczychy ([[distrikto Wyszkowski]]) dum likvido de germana gardistejo lime de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] kaj teritorioj enkorpigitaj al [[Nazia Germanio]] pereis skoltestro subleŭtenanto [[Tadeusz Zawadzki]], gvidanto de sturmaj grupoj en [[Varsovio]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): '''konkero de - la plej forte defendata de germanoj - oketaĝa [[turdomo]] kaj enprizonigo de 155 germanaj soldatoj''' (56 estis mortigitaj, 6 vunditaj), kiu ĝis fino de la ribelo restis en la polaj manoj (flanke de poloj 58 mortfalis kaj 65 vundiĝis); en bombita ribela malsanulejo pereis ĉ. 75 soldatoj de [[bataliono]] "Gozdawa"; germanoj murdis en [[Varsovio]] ĉ. 120 personojn; germanaj policaj kaj armeaj fortoj en la ĉefurbo altiĝis ĝis tiu ĉi tago al 21 520; germanaj regopovoj fondis en [[Czechowice-Dziedzice]] filion de sia [[koncentrejo]] en [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]]