Henri Désiré Landru: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - tajperaro
e Vernouillet (Yvelines)
Linio 50:
 
== La afero Landru ==
Por havigi al si enspezojn, ekde [[1915]] Landru trapasis la sojlon kiu kondukis lin al eŝafodo. Ŝajnigante sin vidvo, sola kaj disponanta ioman riĉecon, li entreprenis amindumi virinojn solajn, kiuj sen esti vere riĉaj, posedis iujn monŝparojn kaj ĉefe pasigis vivon sufiĉe izolitan de sia ĉirkauaĵo. Simulante prosperon kiu estis nura fasado, li loge promesis al ili edziĝon kaj invitis ilin mallonge resti en izolita vilao, kiun li luprenis unue en [[Vernouillet (Yvelines)|Vernouillet]], kaj poste en [[Gambais]] (Seine-et-Oise, nuna departemento [[Yvelines]]).
 
Dank' al persista elokvento, li subskribigis prokurojn de siaj viktimoj, poste ebligante al li akapari iliajn bankkontojn. Nur restis al li murdi tiujn malprudentajn virinojn, kaj malaperigi la korpojn. Oni poste supozis, ke li bruligis ilin en la forno de la vilaoj kiujn li luis: kvankam sufiĉe izolita, la domo de Gambais estis sufiĉe proksima al la ceteraj konstruaĵoj por ke plurfoje la atento de la najbaroj estu altirita de iuj akraj odoroj elirantaj el la kamentubo dum periodoj kiam intensa hejtado ne nepris. Tamen, ĉar Henri Landru montriĝis sufiĉe diskreta en la plenumo de siaj krimoj, tiuj faktoj restis vualitaj ĝis la afero komenciĝis. Krome, li profitis el la konfuza situacio kreita de la [[unua mondmilito]]; tiel, dum li estis enslipigita kiel fuĝinta fripono pro sia antaŭa kondamno, li povis permesi al si sen vera risko de aresto, reveni de tempo al tempo al siaj edzino kaj gefiloj, kiuj kredis lin brokantisto, kaj kiujn li profitigis el la gajnoj de siaj krimoj. Landru uzis multnombrajn pseŭdonimojn. Kiam unu el liaj viktimoj petis liajn dokumentojn por organizi la promesitan edziĝon, li pretendis esti devenanta el regionoj okupitaj de germanoj, kio malebligis la kontrolon de lia identeco. Des pli, milito pligrandigis la nombron de virinoj solaj povantaj esti liaj viktimoj.