Bartholomäus Bernhardi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Vivo==
Post kiam li studis kun pluraj samlandanoj (ekz. kun la frato [[Johannes Bernhardi]] kaj [[Johann DölzschDölsch]]) en [[Erfurto]] kaj ekde 1504 en [[Wittenberg]] kun posta surloka magistriĝo, li eksacerdotiĝis kaj ordinitis en [[Koiro]]. Baldaŭ li revenis al Wittenberg kie li profesoris pri fiziko kaj filozofio. En 1512 li iĝis dekano de la filozofia fakultato, en 1518 eĉ rektoro. Teologie li ŝajne jam frue adoptis la [[marteno Lutero|luterajn]] opiniojn [[skolastikismo|kontraŭskolastikismajn]] kio evidentiĝis en la imponaj tezoj ''De viribus et voluntate hominis'' kiujn li defendis en la 25.9.1516 antaŭ Lutero kaj [[Andreo Karlostado]]. Ankaŭ dum la kvereloj pri [[indulgenco]] en 1517 Bernhardi tuj apogis Luteron. Dum la sekvintaj jaroj li elektitis fare de la altlernejo al [[preposto]] kaj paroĥestro de Kemberg kie li ne nur tuj ekpropagandis por protestantismo sed ankaŭ edziĝis al kemberganino. Lia argumento por tiu kanonikjura kontraŭleĝaĵo estis tradicioj praekleziaj permesintaj la geedzecon ankaŭ al pastroj. Sekve kelkaj nomis lin la unuan geedziĝintan reformitan sacerdoton. Ĉiuokaze tiu ĉi paŝo ja furoris kaj igis la ĉefepiskopon de [[Magdeburg]], [[Albrecht von Brandenburg]] postuli fare de la princo elektista de Saksio la [[ekstradicio]]n de Bernhardi antaŭ la tribunalon eklezian.
 
Por memdefendo Bernhardi verkis skribitaĵon korektitan de [[Filipo Melanktono]] kun la titolo ''Apologia pro M. Bartholomaeo praeposito, qui uxorem in sacerdotio duxit'' kiu plureldone aperis en Erfurto kaj Wittenberg en 1521 kaj 1522. Poste ĝi plurfoje represitis en diversaj verkoj melanktonaj kaj luteraj. Ankaŭ Karlostado prenis la bernhardi-an historion kaj similajn kazojn argumentiloj kontraŭ celibato kaj religiaj votoj. Pro ke la ĉefepiskopo malakceptis la sindefendon de Bernhardi li adresis helpopeton fare de [[Frederiko la 3-a (Saksio)]]. Ties persona protekto fine savis Bernhardi kontraŭe al aliaj samfarintoj.