Komsomolsko-ĉe-Amuro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Historio kaj ekonomio
Linio 1:
{{informkesto urbo|regiono-ISO=RU}}
'''Komsomolsk-na-Amure''' ([[rusa lingvo|ruse]] '': Комсомольск-на-Амуре; ''Komsomolsk-na-Amoere''; ĉine: 瓦伦; [[Pinjino (hànyǔ pīnyīn)|pinjine]]: ''wǎlún'') estas [[urbo]] en la [[Rusiorusa fora oriento]] kiu estis la plej granda armea bazo en la [[Sovetunio|sovetunia]] tempo. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero [[Amuro]] ''(Амур).'' Enkiu konsistas ankaŭ el longdistancaj marĉoj kun multaj disbranĉiĝoj, riveretoj kaj insuletoj. Ne strange ĉar Ĉinio ne estas tro for de tie kaj pli suden la Amuro estas la landlima rivero. n la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.
 
Ĝis 1932 ĝia nomo estis Permskoje ''(Пермское).'' En 1959 la urbo havis 177 mil loĝantojn, en 2002 281 mil.
 
== Historio kaj ekonomio ==
La areo ĉirkaŭ la urbo apartenis antaŭe al la [[Ĉina Imperio|ĉina imperio]]. En [[1858]] ĝi venis al Rusujo pro la [[Traktato de Aigun]] (ĉine: 瑷珲条约, [[Pinjino (hànyǔ pīnyīn)|pinjine]]: Aìhún Tiáoyuē, ruse : Айгунский договор).
 
La urbo estis fondita en [[1932]] fare de membroj de la [[Komsomolo]]. La loko elkreskis al industria urbo kun fera [[metalurgio]], [[maŝinkonstruado]], [[Petrolkemio|petrokemion]], malpeza industrio, manĝaĵo-industrio kaj [[ŝipkonstruado]] kiel la plej gravaj ekonomiaj sektoroj.
 
La urbo estas ankaŭ konata por la aviadila industrio (ruse :ОАО Компания Сухой). La urbo estas la fino de la [[fervojo Bajkalo-Amuro]] kaj ankaŭ havas havenon. [[Rosneft]] eksploatas la plej orientan rusan [[Nafta rafinejo|naftorafinejon]].
 
== Stalin ==
Dum la [[diktaturo]] de Stalin la urbo devis fariĝi modela urbo kun modernaj fabrikoj kaj komfortaj apartamentoj por la laboristoj, sed kie Stalin volis sekretan armean ŝipkonstruejon kie centoj da submaraj ŝipoj estis konstruitaj, la duono [[Propulso|propulsita]] de [[nuklea energio]]. Ĝi devis ne nur fariĝi la urbo al kiu estis senditaj gejunuloj de la [[Komsomolo|Komsomollo]], sed ĝi fariĝis ankaŭ urbo de la [[gulago]]. Preskaŭ miliono da punlaboristoj, '[[Kulako|kulakoj]]' kaj aliaj homoj konsideritaj malamikaj al la reĝimo, poste ankaŭ germanaj kaj japanaj [[Militkaptito|militkaptintoj]] devis fari labrojn tie i.a. por la BAM (la [[fervojo Bajkalo-Amuro]] aŭ dua transsiberia fervoja linio) kiu estis finrealigita en 1937. Iliaj ĉerkoj troviĝas dise tra la urbo. La komsomolaj gejunuloj ne faris la laboregon, sed konstruis la urbon. Estis du disaj mondoj, komsomolanoj kaj punlaboristoj sciis de unu la aliaj sed ne parolis unu la aliajn<ref>(nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 134-135, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6</ref>.
 
== Ĝemelurboj ==
[[Gjamusi]], Ĉinio
 
Kamo, Japan
 
== Vidu ankaŭ ==
[[Fervojo Bajkalo-Amuro|BAM (fervojo Bajkalo-Amuro]])
 
== Referencoj ==
{{Urboj de Ĥabarovska regiono}}