26-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: likvido de kelkaj getoj
→‎Eventoj: Charles de Gaulle alvenis al Parizo
Linio 39:
** [[1942]]: '''[[Holokaŭsto]] dum plena [[luna eklipso]]''' - germanoj likvidis [[geto]]jn en la nuna [[Rivna provinco]]: Bereźnica, Klesiów, Ludwipol, Rokitna, Kostopol, kaj en [[Wieruszów]] (apud [[Kalisz]]); [[Ordnungspolizei|germana polico]] kaj ĝendarmaro pafmortigis en Dubiecko (proksime al [[Przemyśl]]) 15 judojn, en Czarna 12 [[ciganoj]]n, en Pachole (proksime al [[Parczew]]) 5 personojn
** Japana armeo aneksis pacifikan insulon [[Nauro]]
** [[1943]]: Germana [[ĝendarmo|ĝendarmaro]] murdis 58 loĝantojn de pola vilaĝo ''Jasionowo'' (proksime al [[Augustów]]) (en tio 13 virojn, 24 virinojn kaj 21 infanojn) kaj en Mściwoje (proksime al [[Kolno]]) 33 polojn pro [[konspiro|konspira]] agado; '''apud [[Ożarów]] taĉmento de [[Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando]] pafmortigis en [[embusko]] germanan [[generalo]]n Kurt Renner''' - tio estis unusola tiomranga [[oficiro]] likvidita de la [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]], krome pereis 2 stabaj oficiroj kaj 5 ŝirmantaj ilin soldatoj de [[Waffen-SS]]
** [[sovetio|Sovetaj]] partizanoj de la taĉmento de Markov perfide malarmigis apud la lago [[Naraĉ]] militistejon de pola partizana gvidanto "Kmicic" murdante lin kaj poste 56 [[partizano]]jn kaj 20 membrojn de teritoria [[konspiro]];
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): nokte de la 25-a/26-a de aŭgusto transiris al [[Śródmieście|Mezurbo]] per [[kloako (kanalo)|kloakoj]] area komandantaro de Malnova Urbo - diplomita [[subkolonelo]] Majorkiewicz notis: ''Silente ni forlasis la Malnovan Urbon. Mi havis imagon de kvazaŭa forlaso de sinkiĝanta ŝipo. (...) Ĉirkaŭ ni [[incendio]]j. (...) Super la tuta kvartalo kiel funebra kovrilo etendiĝis fumnubojn. (...) Mi konsciis, ke atingoj de 700 jaroj de la historio de Varsovio rubiĝis. (...) Mi ekstaras sur str. Warecka kaj ne kredas al la okuloj - surstrate kvieto, tutaj domoj, eĉ kun [[vitro]]j en fenestroj. Soldatoj de la Mezurbo aspektas fortike, sen marko de malvenko kaj morto''; '''germana aera kaj surtera [[bombo|bombado]] de Malnova Urbo, kie pereis 5 stabajn oficirojn de Popola Armeo''' - unu soveta [[spionado|spiono]]; [[radiostacio]] "Świt" ([[Tagiĝo]]) deklaris: ''Oni akuzis [[Pola Enlanda Armeo|Enlandan Armeon]] pri nebatalado kontraŭ germanoj. Nun ĝi estas akuzata pro bataloj kontraŭ germanoj. Ni volas substreki, ke [[Londono]], [[Vaŝingtono]] kaj [[Moskvo]], ĉiu siaspece, alvokis polojn al malferma batalo kontraŭ germanoj'' - tiun ĉi fragmenton samtage ripetis Deutsche Nachrichtenbūro; al [[Poznań]] venis la unua parto de rabita en ribelanta [[Varsovio]] havaĵo; en [[Jasło]] germana polico pafmortigis 39 polojn, kaj germanaj pilotoj de aero pafmortigis 17 loĝantojn de vilaĝoj Klew (proksime al [[Opoczno]]) kaj Sulborowice (proksime al [[Końskie]])
** SS-komandanto d-ro Ernst Kaltenbrunner depeŝis al [[Erich von dem Bach-Zelewski|dem Bach]] pri evakuo de Varsovio, rekomendante direkti homamason al trudlaboro en [[Nazia Germanio]] nur pere de [[koncentrejo]]j; en liberigita [[Parizo]] sur la [[Avenuo de la Elizeaj Kampoj]] okazis militista parado - [[Charles de Gaulle]] alvenis al la urbo; lasta numero de [[skoltismo|skolta]] dusemajna revuo "Bądź gotów" (Estu preta) aperis; en [[Brighton]] okazis [[koncerto]] de la [[Ĥoro]] de Pola [[militisto|Militistaro]]
* [[1951]]: Premiero de la usona [[muzikalo]] [[An American in Paris|''Usonano en Parizo'']]
* [[1956]]: [[Częstochowa]]: sur [[Jasna Góra]] okazis en ĉeesto de unu miliono da [[kredo|kredantoj]] ''[[Voto]]j de Klara Monto de la [[poloj|Pola]] Nacio'', redaktitaj de internigita [[primaso]] [[Stefan Wyszyński]]