Civilizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 137:
==Falo de civilizoj==
Civilizoj ĝenerale finiĝis laŭ unu el du vojoj; aŭ tra aliĝo en alia etendiĝanta civilizo (ekz. [[Antikva Egipto]] estis aligita en la [[Helenisma epoko|Helenisma Grekio]], kaj poste en la [[Romio|Romia]] civilizo), aŭ pro kolapso kaj reveno al pli simpla formo, kiel okazis en tio kio estis nomita Malhela Epokoj.<ref> Toynbee, Arnold (1965) "A Study of History" (OUP) </ref>
 
Estis multaj klopodoj de klarigoj por la faloj de civilizoj. Kelkaj fokusigas al historiaj ekzemploj, kaj aliaj al ĝenerala teorio.
* La [[Mukadimaho]] de [[Ibn-Ĥaldun]] influis teoriojn pri analizo, kresko kaj malkresko de la Islama civilizo.<ref>Massimo Campanini (2005), [https://books.google.com/books?id=5DoasQxzvNQC&pg=PA75 ''Studies on Ibn Khaldûn''], Polimetrica s.a.s., p. 75</ref> Li sugestis, ke ripetitaj invadoj el nomadaj popoloj limigis la disvolvigon kaj kondukis al socia kolapso.
* La verko de [[Edward Gibbon]] nome ''[[The Decline and Fall of the Roman Empire]]'' estis bone konata kaj detala analizo de la falo de la Romia civilizo. Gibbon sugestis, ke la fina momento de la kolapso de Romio estis fakte la falo de [[Konstantinopolo]] al la manoj de la [[Otomanaj Turkoj]] en la jaro 1453. Por Gibbon, "La dekadenco de Romo estis la natura kaj neevitebla efiko de senmezura grando. Prospero maturiĝis en komenco de dekadenco; la kaŭzo de la detruo multobliĝis pro la etendo de la konkero; kaj, tiom frue kiom tempo aŭ hazardo forigis la artefaritajn subtenojn, la enorma konstruaĵo faliĝis pro la premo de sia propra pezo. La historio de la ruiniĝo estas simpla kaj evidenta; kaj anstataŭ pridemandi kial la Romia Imperio estis detruita, ni plej bone surpriziĝu, ke ĝi daŭris tiom longe".<ref>Gibbon, ''Decline and Fall of the Roman Empire'', 2a eld., vol. 4, eld. de J. B. Bury (London, 1909), pp.&nbsp;173–174.-Chapter XXXVIII: Reign Of Clovis.--Part VI. General Observations On The Fall Of The Roman Empire In The West.</ref>
* [[Theodor Mommsen]] en sia ''Römische Geschichte'' sugestis, ke Romio kolapsis kun la kolapso de la [[Okcident-Romia Imperio]] en la jaro 476 kaj tiel li tendencis al biologia analogio de "genezo", "kresko", "maljuneco", "kolapso" kaj "dekadenco".
* [[Oswald Spengler]], en sia ''[[La Subiro de la Okcidento]]'' malakceptis la kronologian dividon de [[Petrarko]], kaj sugestis, ke estis nur ok "maturaj civilizacioj". Kreskantaj kulturoj, li argumentis, tendencas disvolviĝi en imperialismaj civilizoj, kiiuj etendiĝas kaj finfine kolapsas, kun demokrataj formoj de regado kline al [[plutokratio]] kaj finfine en [[imperiismo]].
* [[Arnold J. Toynbee]] en sia ''A Study of History'' sugestis, ke estis multe pli granda nombro de civilizoj, kiel malgranda nombro de haltigitaj civilizoj, kaj ke ĉiuj civilizoj tendencis trairi la ciklon identigitan de Mommsen. La tialo de la falo de civilizo okazis kiam kultura [[elito]] iĝis parazita elito, kio kondukis al la starigo de internaj kaj eksteraj [[proletaro]]j.
 
==Futuro==