Civilizo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 140:
Estis multaj klopodoj de klarigoj por la faloj de civilizoj. Kelkaj fokusigas al historiaj ekzemploj, kaj aliaj al ĝenerala teorio.
* La [[Mukadimaho]] de [[Ibn-Ĥaldun]] influis teoriojn pri analizo, kresko kaj malkresko de la Islama civilizo.<ref>Massimo Campanini (2005), [https://books.google.com/books?id=5DoasQxzvNQC&pg=PA75 ''Studies on Ibn Khaldûn''], Polimetrica s.a.s., p. 75</ref> Li sugestis, ke ripetitaj invadoj el nomadaj popoloj limigis la disvolvigon kaj kondukis al socia kolapso.
[[Dosiero:Visigoth migrations.jpg|thumb|Migradoj de visigotoj. Migradoj de neromiaj popoloj estis iam konsideritaj ĉefa tialo de la dekadenco de Romio.]]
* La verko de [[Edward Gibbon]] nome ''[[The Decline and Fall of the Roman Empire]]'' estis bone konata kaj detala analizo de la falo de la Romia civilizo. Gibbon sugestis, ke la fina momento de la kolapso de Romio estis fakte la falo de [[Konstantinopolo]] al la manoj de la [[Otomanaj Turkoj]] en la jaro 1453. Por Gibbon, "La dekadenco de Romo estis la natura kaj neevitebla efiko de senmezura grando. Prospero maturiĝis en komenco de dekadenco; la kaŭzo de la detruo multobliĝis pro la etendo de la konkero; kaj, tiom frue kiom tempo aŭ hazardo forigis la artefaritajn subtenojn, la enorma konstruaĵo faliĝis pro la premo de sia propra pezo. La historio de la ruiniĝo estas simpla kaj evidenta; kaj anstataŭ pridemandi kial la Romia Imperio estis detruita, ni plej bone surpriziĝu, ke ĝi daŭris tiom longe".<ref>Gibbon, ''Decline and Fall of the Roman Empire'', 2a eld., vol. 4, eld. de J. B. Bury (London, 1909), pp. 173–174.-Chapter XXXVIII: Reign Of Clovis.--Part VI. General Observations On The Fall Of The Roman Empire In The West.</ref>
* [[Theodor Mommsen]] en sia ''Römische Geschichte'' sugestis, ke Romio kolapsis kun la kolapso de la [[Okcident-Romia Imperio]] en la jaro 476 kaj tiel li tendencis al biologia analogio de "genezo", "kresko", "maljuneco", "kolapso" kaj "dekadenco".
|