1-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Vittorio Gassman
→‎Eventoj: pola eksĉefministro murdita
Linio 6:
 
== Eventoj ==
* [[-5509]]: Postulata komenca [[dato]] de la [[Bizanca Imperio|bizanca erao]]
* [[1015]]: '''Superveno de pola armeo gvidata de la princo [[Boleslao la 1-a (Pollando)|Boleslao la 1-a]] en la [[batalo]] de [[Bautzen|Budyšin]] kontraŭ la germana''' dum militiro de la germana imperiestro [[Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 2-a]] al Pollando de [[Piastoj]]
* [[1181]]: [[Lucio la 3-a]] iĝis papo
* [[1271]]: [[Gregorio la 10-a]] iĝis papo
* [[1364]]: '''Papo [[Urbano la 5-a]] anonciseldonis [[buleo (papo)|buleon]] vivigantan [[Jagelona Universitato|Krakovan Akademion]]''', pli frue anoncitan de pola reĝo [[Kazimiro la 3-a (Pollando)|Kazimiro la Granda]]
* [[1529]]: [[Sancti Spiritu]], unua eŭropa hispana setlejo en [[Argentino]], estis detruita de [[indiĝeno|indiĝenaj]] [[indianoj]]
* [[1636]]: [[Pollando]]: [[diocezo]] de [[Smolensk]] kreiĝis, establita de reĝo [[Sigismondo la 3-a Vasa]] post rekonkero de la urbo en [[Pola-rusa milito 1609-1618|pola-rusa milito]]
Linio 36:
* [[1935]]: Litova [[mararmeo]] kreiĝis
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: '''Sen [[militdeklaro]] [[Germanio]] frumatene [[invado en Pollandon|invadis Pollandon]] - komenco de la dua mondmilito''' (ĉ. 70 milionoj de [[homo]]j pereos, en tio 6 milionoj de [[poloj|polaj]] civitanoj); prezidento [[Ignacy Mościcki]] enkondukis [[militjuro]]n sur teritorio de la tuta [[Pollando|lando]]; [[sieĝo de Westerplatte]]: pola militunuo pripafata de 11 [[kanono]]j de gaste alveninta kirasita [[batalŝipo]] - '''la unua [[batalo]] de la milito daŭranta 7 tagojn''' (anstataŭ dekkelkaj horoj planataj de [[germanoj]]); [[Bombado de Wieluń]] - la unua germana atako per 50 [[tuno]]j da [[bombo]]j al civilaj celoj (nova germana [[normo]], kontraŭa al la [[internacia juro]] - '''la unua germana [[militkrimo]] de la milito''') - la urbo detruiĝis 75% (laŭvice [[malsanulejo]], [[sinagogo]], [[preĝejo]]), ĉ. 1200 [[poloj]] pereis; komandanto de Pola [[Poŝto]] en [[Gdańsk]] mortfalis - la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj anstataŭ planataj 1-2 laŭ germanoj kaj 6 laŭ poloj; [[Poznań]]: dum aeratakoj 195 personoj pereis kaj 43 mortis pro vundoj; [[Katowice]]: enurbe kaj regione estis 15 [[ekzekuto]]j kun 199 murditaj poloj; soldatoj de [[Wehrmacht]] en 15 ekzekutoj murdis en teritorio de Pollando 139 personojn; [[Toruń]]: je la 5.30 subleŭtenanto '''piloto [[Stanisław Skalski]] pafalterigis je la 5.30 la unuan germanan aviadilon''' (septembre pafalterigis 6); [[Varsovio]]: subkolonelo piloto Leopold Pamuła post pafalterigo de du germanaj aviadiloj kaj manko de [[municio]] [[ramo|ramis]] la laŭvican kaj [[paraŝuto|paraŝutis]]; '''en [[Tczew]] mortfalis la unuaj [[viktimo]]j de la milito''' - polaj [[fervojisto]]j kaj [[dogano|doganistoj]] - '''la unua malvenko de germanoj pro dutaga defendo de la urbo, pro kio ili murdis kelkaj miloj de poloj en la unuaj tagoj de la milito'''; gazeto "Goniec Warszawski" (Varsovia Kuriero) aperigis [[verso]]n de [[Kazimierz Wierzyński]] "Święty Boże" (Sankta [[Dio]]), verkitan tagon pli frue, kiu komencis la polan militan [[poezio]]n; gazetaro skribis pri hieraŭa soveta ratifiko de la [[pakto Ribbentrop-Molotov]]; reprezentanto de [[Slovakio]] en [[Varsovio]] Ladislav Szathmary rifuzis obeemon al sia registaro pro ties subskribo de [[kunlaborismo|kunlaboro kun [[germanoj]]
** Registaro de [[Sovetunio]] ebligis al germanoj uzi radiostacion en [[Minsko]] por ke germanoj povu [[ĉifrado|ĉifre]] instrui siajn [[bombaviadilo|bombaviadilistojn]]; germana instrukcio por gazetaro: skribi, ke poloj [[provoko de Gliwice|atakis la unuaj]] kaj en titoloj eviti la vorton ''milito'', kaj informi pri 1,2 mln de germanoj vivantaj en Pollando (la vera nombro estis ĉ. 700 mil); [[Litovio]] anoncis neŭtralecon; [[Ĉikago]]: "Dziennik Chicagowski" publikigis alvokon de la Koncilio de Amerika Pola Diasporo ''Samlandanoj al Ago!'' kaj membroj de Nacia Asocio de Pollando deklaris transdoni tagan [[enspezo]]n al [[Fonduso]] de Nacia Defendo
** [[1940]]: [[Heinrich Himmler]] direktis al batalo kontraŭ pola rezista movado "specialan [[bataliono]]n de [[krimo|krimuloj]] komandatan de [[Oskar Dirlewanger]] sub kontrolo de [[SS (organizo)|SS]]; en pola [[Asocio de Armita Batalado]] estis 3733 [[oficiro]]j kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj; en [[Varto]]-Lando fondiĝis [[konspiro|konspira]] Armia Narodowa (Nacia Armeo); germanaj regopovoj en [[Varsovio]] fiksis polican horon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene; la unuaj n-roj de germanaj gazetoj por poloj aperis en Varsovio kaj [[Krakovo]];
Linio 60:
* [[1983]]: [[Flugo 007 de Korean Air]]: '''apud [[Saĥaleno]] [[Sud-Koreio|sudkorea]] pasaĝera aviadilo estis pafe alterigita de [[Sovetunio|sovetuniaj]] ĉasaviadiloj''' - pereis 269 pasaĝerojn.
* [[1985]]: Oni trovis postrestaĵojn de la ŝipo [[RMS Titanic]]
* [[1992]]: Estina pola [[ĉefministro]] Piotr Jaroszewicz kaj lia edzino estis murditaj en [[Varsovio]]
* [[1999]]: [[Mireya Moscoso]] iĝis prezidentino de Panamo (kiel la unua virino)
* [[2004]]: [[Martín Torrijos]] iĝis prezidento de [[Panamo]]