3-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Mortoj: Roman Rozmiłowski
→‎Eventoj: batalo de Grand Couronné komencita
Linio 6:
 
== Eventoj ==
* [[-401]]: '''Interna milito en [[Persa Imperio]]: [[Batalo de Kunaksa]]'''
* [[301]]: '''Ŝtatfondo de [[San-Marino (urbo)|San-Marino]]''' (laŭ [[legendo]] fondita de [[Marino (diakono)|Sankta Marino]])
* [[590]]: [[Pontifiko]] de [[Gregorio la 1-a]] komenciĝis
* [[1189]]: [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a]] kroniĝis kiel reĝo de Anglio
* [[1260]]: '''[[Mamelukoj]] venkis [[mongoloj]]n en la [[batalo de Ajn Ĝalut]], kio haltigis ilian ekspansion en [[Proksima Oriento]]'''
* [[1612]]: [[Pola-rusa milito 1609-1618]]: pola-litova armeo en batalo de [[Moskvo]] ne sukcesis provizi ĉirkaŭitajn polojn en [[Kremlo]] - taktika venko de [[rusoj]] (po ĉ. 500 mortfalintoj de ambaŭ flankoj)
* [[1650]]: [[Angla enlanda milito]]: armeo de Parlamento sub gvido de [[Oliver Cromwell]] venkis skotajn [[monarkio|promonarkianojn]] en batalo de [[Dunbar (Skotlando)|Dunbar]]
Linio 20:
* [[1826]]: [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]] kroniĝis kiel imperiestro de Rusio
* [[1843]]: En [[Grekio]] armea [[puĉo]] rezultigis revenon de [[konstitucia monarkio]]
* [[1863]]: '''[[Januara ribelo]]: venko de 1200 [[poloj]] kontraŭ 4000 rusoj en batalo de Panasówka''' (proksime al [[Biłgoraj]]), kie mortfalis hungara oficiro de pola infanteria taĉmento
* [[1902]]: Germana astronomo [[Max Wolf]] malkovris 3 asteroidojn: [[490 Veritas]], [[491 Carina]] kaj [[492 Gismonda]]
* [[Unua mondmilito]]:
** [[1914]]: [[Benedikto la 15-a]] iĝis papo; [[Rusio|Rusarusa]] armeo aneksis [[Lvovo]]n; komenco de la batalo de Grand Couronné - germana [[sturmo]] kontraŭ francaj pozicioj sur alta tereno proksime al la urbo [[Nancio]]
** [[1917]]: [[Germanio|Germana]] armeo aneksis [[Rigo]]n
* [[1922]]: 91,11% voĉdonis en la [[referendumo]] en [[Supra Silezio]] kontraŭ kreo de subŝtato kadre de [[Germanio]]
* [[1922]]: Malfermo de la [[Autodromo Nazionale di Monza]] en [[Italio]]
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: Tria tago de la [[invado en Pollandon|germana-pola milito]] (pli da eventoj): '''tri [[batalo]]j malvenkaj por poloj finiĝis''' en la distriktoj: [[Distrikto Żywiecki|Żywiecki]], [[Distrikto Świecki|Świecki]] kaj [[Distrikto Mikołowski|Mikołowski]]; en [[Golfo de Gdansko]] [[Luftwaffe]] sinkigis minstarigan ŝipon kaj la kontraŭ[[torpedo|torpedan]]; germana armeo konkeris [[Częstochowa]], [[Radomsko]], [[Ciechanów]], [[Nowy Tomyśl]], [[Przasnysz]] kaj [[Katowice]] (post akra defendo fare de [[skoltismo|skoltoj]] kaj [[Sileziaj ribeloj|sileziaj ribelintoj]]), '''dum bombado de [[Lodzo]] ĉ. 300 personoj pereis'''; kelkaj germanaj soldatoj [[murdo|murdis]] du pafalterigitajn [[piloto]]jn en la vilaĝo Bugaj (proksime al [[Radomsko]]) - al unu antaŭ morto fortranĉis [[lango]]n kaj detranĉis [[nazo]]n kun [[orelo]]j; en Jaśkowice Śląskie ([[distrikto Pszczyna]]) '''germanoj pafmortigis kelkdekon de estintaj [[Sileziaj Ribeloj|sileziaj ribelantoj]]'''; komenco de aktiviĝo de germanaj [[sabotado|sabotistoj]] por ekregi la urbon [[Bydgoszcz]], nomata en [[naziismo|nazia]] propagando [[sanga dimanĉo (1939)|"sanga dimanĉo"]] - revenĝe pro flankatakoj de germanoj kontraŭ polaj taĉmentoj la polaj soldatoj mortigis kaj pafmortigis ĉ. 100 germanojn - sume ĝis la 5-a de septembro pereis 240 polaj soldatoj kaj ĉ. 300 germanoj; Varsovia Defendo-Komandejo kreiĝis sub gvido de [[brigada generalo]] Walerian Czuma - dum mallonga tempo kolektiĝis ĉ. 70 mil oficiroj kaj soldatoj; prezidento [[Ignacy Mościcki]] subskribis dekreton pri kreo de Ĉeĥa-Slovaka Legio (kun ĉ.180 volontuloj; [[Slovakio]] kune kun [[Nazia Germanio]] invadis la [[Dua Pola Respubliko|Duan Polan Respublikon]])
** '''[[Francio]], [[Britio]], [[Aŭstralio]] kaj [[Novzelando]] deklaris militon al [[Nazia Germanio]]''' (kune kun [[Barato]] kaj [[Kanado]]) '''- komenciĝis tiel nomata [[stranga milito|''stranga'' (''falsa'') ''milito'']]''' dum kiu [[Aliancanoj|aliancaj]] aviadiloj ĵetis [[flugfolio]]jn super germanaj taĉmentoj, anstataŭ [[bombo]]jn; [[Berlino]]: germanaj regopovoj permesis al pola ambasadoro kun ties skipo forlasi [[Nazia Germanio|Nazian Germanion]]
** [[1940]]: [[Londono]]: ĉefministro [[Winston Churchill]] en speciala skribaĵo salutis polajn soldatojn alvenantaj al [[Britio]]; solena inaŭguro de Pola [[Gimnazio]] kaj [[Liceo]]
** [[1941]]: '''En germana [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] oni unuafoje eksperimente uzis [[venengaso]]n kontraŭ 600 [[Sovetunio|sovetajn]] [[militkaptito]]j kaj 250 [[poloj]]''' - per [[gaso]] [[germanoj]] murdis ĉi tie ĉ. 1 milionon de personoj; de [[Varsovio|varsovia]] enketa malliberejo [[Pawiak]] foriris transporto de 70 personoj al germana [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Auŝvico]]
** [[Glasgow]]: la unua milita promocio de polaj [[maristo]]j, diplomitoj de la Substandardista Lernejo de Milita [[Mararmeo]] en la rangon de [[subleŭtenanto]]j - de majo 1939 ekzercintaj sur la [[Mediteraneo]] kaj post evakuo tra la haveno [[Kazablanko]] en [[Anglio]]
** [[1942]]: [[Holokaŭsto]]: '''germanoj ekpostulis de la regopovoj de [[Lodza geto]] 20 mil infanojn kaj maljunulojn por "translokigo", t.e. por [[deportado]] al [[ekstermejo]]j'''; en [[Działoszyce]] taĉmentoj de germana polico murdis pli ol 1500 judojn; en [[geto]] de Łachwa (nun en [[Bresta regiono]]) eksplodis verŝajne '''la unua [[ribelo]] post [[invado en Pollandon|germana]]-[[soveta invado en Pollandon|soveta]] invadoj en Pollandon''' - en bataloj kaj incendioj pereis 650 judojn, 500 estis pafmortigitaj, 800 sukcesis forkuri, sed plejparte kaptitaj, 6 germanaj soldatoj pereis kaj 8 belorusaj policanoj
** [[1943]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Pikuły (proksime al [[Nisko]]) 51 pesonojn kaj bruligis la tutan vilaĝon; [[gestapo]] [[pendumo|pendumis]] publike en Żabnica (proksime al [[Żywiec]]) 11 personojn; pola registaro en [[ekzilo]] transdonis plie al juda partio Bund 150 mil zlotojn
** [[Italio]] kapitulacis antaŭ [[aliancanoj]] - usonaj-kanadaj taĉmentoj venis al [[Kalabrio]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): taĉmento el Grupiĝo "[[Kampinos]]" komandata de '''[[leŭtenanto]] Adolf Pilch faris nokte de la 2-a/3-a de septembro atakon al rusa [[kunlaborismo|kunlaborista]] [[Bataliono]] de Sturma [[Brigado]] [[SS (organizo)|SS]]-RONA''' rezidanta en [[vilaĝo]] Truskaw ([[Distrikto Warszawski Zachodni]]) pafmortigante 91-250 [[rusoj]]n kaj vundante 100, propraj perdoj 10 mortfalintoj kaj 10 vunditoj; de la 8.00 germanoj bombis [[Śródmieście|Mezurbon]] uzante [[Junkers Ju 87]] kaj plej pezan [[artilerio]]n - estingo de [[incendio]]j preskaŭ neebla pro manko da [[akvo]]; germanaj fortoj post subpremo de Malnova Urbo atakis apudan kvartalon Powiśle; germana polico pafmortigis en Varsovio pli ol 110 civilulojn; [[Erich von dem Bach-Zelewski]] notis taglibre, ke ''60% de Varsovio mi jam rekonkeris, nun vico por la cetera parto en konkuro kun [[bolŝeviko]]j''; al [[Koncentrejo Ravensbrück]] alvenis transporto de 29 [[judoj|judinoj]] (civitaninoj de Pollando) de [[Częstochowa]]; nokte de la 2-a ĝis la 3-a taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] akiris en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] [[arkivo]]n de [[Katin]] - kun personaj dokumentoj kaj privataj aĵoj de [[masakro de Katin|murditaj polaj oficiroj]]; la unua literatura revuo "Odrodzenie" (Renaskiĝo) aperis en parte liberigita Pollando
** [[Nov-Jorko]]: redakcio de "Tygodnik Polski" konstatis: ''de kelkaj tagoj komunikaĵoj de [[Tadeusz Komorowski|generalo Bór]] preskaŭ malaperis de la usona gazetaro'', postulante ''rompon de la silento pri la plej granda heroeco en tiu ĉi milito''; [[Anthony Eden]] notis sian interparolon kun Churchill pri sendo de depeŝo al Roosevelt por ke li komuniku al Stalin, ke la laŭvica eskorto kun armiloj kaj provizo por Rusio ne fornavigos pro rilato de la soveta registaro al la ribelo de Varsovio - kion la brita ĉefministro konsentis pridiskuti kun aliaj proponoj venontan tagon en kunsido de Milita Kabineto; en [[Italio]] "Orzeł Biały" (Blanka Aglo) en vasta artikolo antaŭvidas: ''[[Rusoj]] vere ekiros al Varsovio nur post sanga subpremo de la ribelo fare de germanoj kaj frakaso de la pola batala organizaĵo. Al tiuj ribelantoj, kiuj postvivos, oni ja minacis anticipe en [[Rusio]] per sovetaj juĝejoj''; el voĉdono de Asocio de Polaj Metiistoj kaj Laboristoj en Britio: ''Kvin semajnoj de heroaj bataloj sur barikadoj de Varsovio sen ĝusta helpo - estas la plej sanga [[tragedio]], kiun indiferente rigardas la civilizita mondo (...) Ni alvokas al vi, laboristoj de ĉiuj liberaj nacioj - movigu la [[konscienco]]n de la mondo, por ke al masakrata, sed heroa Varsovio plirapidigi helpon kaj liberigon. Laboristoj - ne prokrastu''.
** [[1945]]: [[Arkto]]: sur insulo de [[Svalbardo]] kapitulacis la lasta germana taĉmento, membroj de [[meteologio|meteologia]] [[ekspedicio]]
Linio 42:
* [[1965]]: En [[Duesseldorf]] oni verdiktis pri 10 estintaj funkciuloj de germana pereigejo en [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]]
* [[1967]]: [[Svedio]] enkondukis la dekstra-flankan [[strato|strat]]-trafikon ("[[Tago H]]").
* [[1971]]: '''[[Kataro (lando)|Kataro]] sendependiĝis''' (de [[Britio]])
* [[1971]]: Kvar [[mondpotenco]]j subskribis traktaton pri [[Okcidenta Berlino]]
* [[1980]]: [[Pollando]]: post [[Strikoj en la Pola Marbordo|aŭgustaj]] interkonsentoj - inter [[Solidareco (Pollando)|Solidareco]] kaj la registaro de [[Pola Popola Respubliko]] - subskribitaj en [[Szczecin]] kaj [[Gdańsk]] oni subskribis en [[Jastrzębie-Zdrój]] pluajn postulojn al la [[21 postuloj]] sekve de kio [[Silezio|sileziaj]] [[mino|minejoj]] relaboris