Eric Campbell: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Alfred Eric Campbell''' (26a de Aprilo 1879 – 20a de Decembro 1917), estis brita [[aktoro]]. Li estis ŝlosila membro de la kina truparo de [[Charlie Chaplin]], senvarie ludanta timigan bravulaĉon, kaj aperis en dekunu el la [[filmo]]j de Chaplin antaŭ li mortis pro aŭtoakcidento kiam li estis 38jaraĝa. Li estis la temo de dokumenta filmo fare de Kevin Macdonald.
 
Campbell iris al Novjorko en [[1914]], kun Chaplin kaj lia tiam anstataŭanto [[Stan Laurel]], kiu jam iris tien en 1913. Campbell tuj setliĝis en Usono kiel aktoro de [[teatro]]. En 1916 Chaplin, en Novjorko subskribonta kontrakton kun [[Mutual Film]], vidis Campbell en teatraĵo de [[Brodvejo]]. Tuj, Chaplin invitis lin al Holivudo por aliĝi al la geaktoraro por la 12 filmoj ĉe [[Mutual filmFilm]] kiujn Chaplin estis kontraktintaj.
 
La unua filmo de Campbell kun Chaplin estis ''The Floorwalker'' (La plankopurigisto, 1916). En ĝi li atingis sukceson pro la "grimposceno", en kiu li persekutis Chaplin tra granda vendejo. En ilia dua filmo kune, nome ''[[La fajrobrigadisto|The Fireman]]'' (La fajrobrigadisto, 1916), Campbell disvolvigis la rolon kiu aperos en ĉiuj liaj verkoj kun Chaplin. Alta tur-viro (1.96 m.) peza preskaŭ 136 kg, iĝas la bravulaĉo kaj komika kontrapunkto de ŝercoj de Little Tramp. Lia plej bonkvalita rolo estis probable en ''[[Easy Street (filmo)|Easy Street]]'' (1917), en kiu, kiel brutala bravulaĉo, li faldas feran stratlampo en ortangulo por timigi la policanon luditan de Chaplin.
212 709

redaktoj