Eric Campbell: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
Campbell iris al Novjorko en [[1914]], kun Chaplin kaj lia tiam anstataŭanto [[Stan Laurel]], kiu jam iris tien en 1913. Campbell tuj setliĝis en Usono kiel aktoro de [[teatro]]. En 1916 Chaplin, en Novjorko subskribonta kontrakton kun [[Mutual Film]], vidis Campbell en teatraĵo de [[Brodvejo]]. Tuj, Chaplin invitis lin al Holivudo por aliĝi al la geaktoraro por la 12 filmoj ĉe [[Mutual Film]] kiujn Chaplin estis kontraktintaj.
 
La unua filmo de Campbell kun Chaplin estis ''The Floorwalker'' (La plankopurigistodepartementestro, 1916). En ĝi li atingis sukceson pro la "grimposceno", en kiu li persekutis Chaplin tra granda vendejo. En ilia dua filmo kune, nome ''[[La fajrobrigadisto|The Fireman]]'' (La fajrobrigadisto, 1916), Campbell disvolvigis la rolon kiu aperos en ĉiuj liaj verkoj kun Chaplin. Alta tur-viro (1.96 m.) peza preskaŭ 136 kg, iĝas la bravulaĉo kaj komika kontrapunkto de ŝercoj de Little Tramp. Lia plej bonkvalita rolo estis probable en ''[[Easy Street (filmo)|Easy Street]]'' (1917), en kiu, kiel brutala bravulaĉo, li faldas feran stratlampo en ortangulo por timigi la policanon luditan de Chaplin.
 
==Filmaro==
213 495

redaktoj