James Mason: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''James Neville Mason''' (/ˈmeɪsən/; 15a de Majo 1909 – 27a de Julio 1984) estis angla aktoro. Mason akiris konsiderindan sukceson en la Brita kino...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:23, 7 sep. 2018

James Neville Mason (/ˈmeɪsən/; 15a de Majo 1909 – 27a de Julio 1984) estis angla aktoro. Mason akiris konsiderindan sukceson en la Brita kino antaǔ iĝi unu el la plej grandaj steluloj de Holivudo. Li estis la plej altira allogo ekonomie en Britio en 1944 kaj 1945, kun elstaraj filmoj kiel The Seventh Veil (1945) kaj The Wicked Lady (1945). Li stelulis en Odd Man Out (1947), nome la unua ricevinto de la premio BAFTA al la plej Bonkvalita Brita Filmo.

James Mason
Persona informo
Naskonomo James Neville Mason
Naskiĝo 15-an de majo 1909 (1909-05-15)
en Huddersfield
Morto 27-an de julio 1984 (1984-07-27) (75-jaraĝa)
en Laŭzano, Romandio,  Svislando
Mortokialo korinfarkto
Tombo Vaŭdo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Petrodomo • Marlborough College
Familio
Patro John Mason
Patrino Mabel Hattersley Gaunt
Edz(in)o Pamela Mason • Clarissa Kaye
Infanoj Portland Mason • Morgan Mason
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • verkisto • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • produktoro • filmreĝisoro
vdr

Li stelulis en multnombraj sukcesaj britaj kaj usonaj filmoj el la 1950-aj jaroj al la komenco de la 1980-aj jaroj, kiel The Desert Fox, A Star Is Born, 20,000 Leagues Under the Sea, Lolita, North by Northwest, The Prisoner of Zenda, Journey to the Centre of the Earth, A Touch of Larceny, Bigger Than Life, Julius Caesar, Georgy Girl, The Deadly Affair, Age of Consent, Heaven Can Wait, The Boys from Brazil, The Verdict, Mandingo, Murder by Decree kaj Salem's Lot.

Mason estis nomumita por tri Oskar-premioj, tri Oraj Globoj (kaj ricevis la Oran Globon en 1955 pro A Star is Born) kaj du premioj BAFTA laǔlonge de sia kariero. Post lia morto en 1984, liaj cindroj estis enterigitaj ĉe la tombo de lia amikego, la kolega angla aktoro Charlie Chaplin.