Heredaĵo: Malsamoj inter versioj

42 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
Ekzistis jam antaŭe [[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet|Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet]] kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn.
 
=== '''Ĉeĥio''' ===
[[Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová|Esperanto-kolekto de Urba Muzeo]] en [[Česká Třebová]]
 
Publika arkivejo, dokumentejo kaj konstanta ekspozicio pri Esperanto
 
=== '''Germanio''' ===
[[Germana Esperanto-Biblioteko]] en Aalen, kies [http://biblioteko-aalen.square7.net/katalogo/katgebaa.htm katalogo] konsulteblas rete sed ne estas rete traserĉebla.
 
=== '''Hispanio''' ===
# [[Muzeo de Esperanto de Subirats]] en [[Sant Pau d'Ordal]] :  Inaŭgurita en la jaro [[1968]], ĝi havas imponan stokon de 8400 libroj, 12315 jarkolektoj kaj 2485 periodaĵoj (laŭ statistikoj de [[1993]]). Laŭ indikoj en [[La Gazeto]]  de junio 1986 troveblis tiam i.a.: 1.215 turismaj broŝuroj, 1864 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj, 1625 esperantaj poŝtkartoj, 423 fotoj pri esperantaj okazaĵoj, 17 neeldonitaj manuskriptoj ktp. Inter la plej valoraj eroj estas manskribaĵoj de [[L.L. Zamenhof]], ekzemple la manuskripto de "[[La Rabistoj]]", kiun "[[La Revuo]]" ricevis la 11-an de aprilo 1907.
# ''Biblioteko Arkivo Petro Nuez'' (BAPN), biblioteko-arĥivo de [[Kataluna Esperanto-Asocio]] registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio. En 2014 estis monkolekta kampanjo en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”. Tiu kampanjo celis kolekti monon por riparlaboroj kaj pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon, novajn seĝon novajn kaj la komputilaro necesa por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de Esperanto-bibliotekoj.
 
=== '''Japanio''' ===
La Esperanto-Biblioteko en [[Ŝimonoseki]] estas establita en la 15a de julio, 2013 por savi kaj konservi librojn, dokumentojn, kaj ĉiajn aĵojn de Esperanto<ref>''[http://esperanto.center/2016/11/03/306#comment-14 La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki]'', Esperanto-centroj, la 3-an de novembro 2016, konsultite la 3-an de aŭgusto 2017.</ref>. [[Esperantujo]] jam perdis gravajn heredaĵojn nur pro manko de spaco. Tial la esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki estas establita por malperdi kaj utiligi tiujn heredaĵojn de Esperanto.
 
La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki deziras establi internacian ligon de Esperanto-bibliotekoj por ne perdi kaj efike utiligi diversajn esperantaĵojn el la tuta mondo. Kun sufiĉe da spaco kaj bretoj, la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki pretas ĉion akcepti kion oni deziras konservi estonte<ref>''[http://maklerejo.de/?Bibliotekoj___La_Esperanto-Biblioteko_en_%C5%9Cimonoseki La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki]'', Esperanta maklerejo, la 11-a de februaro2017, konsultite la 31-an de julio 2017.</ref>.
 
=== '''Kroatio''' ===
La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en [[Đurđevac|Durdevac,]] je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la  Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto [[Josip Pleadin]]. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto<ref>[http://www.esperanto.hr/dec.htm Dokumenta esperanto-centro (eo)] - [http://www.esperanto.hr/dec.htm Dokumentacijski esperantski centar] (hr)</ref>. Sur la socia reto [[Ipernity]] troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la [http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/album Dokumenta Esperanto-Centro].
 
=== '''Pollando''' ===
'''[[Centro Ludoviko Zamenhof]] en [[Bjalistoko]]'''
 
'<nowiki/>'''''Kritiko :''''' Kvankam temas en tiu pola listo pri “Esperanto, ''portilo'' de la Esperanta Kulturo”<ref name=":0" /> <ref name=":1" /> kaj ne pri Esperanto mem kiel tia, Andreas Künzli en lia artikolo "''Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo''" tamen donas kritikon sur la proklamo de '''<nowiki/>Esperanto kiel pola nacia heredaĵo''" <ref>'''''Noto''''' : Ne estas problemo ke Pollando tiel decidis. Iun tagon ankaŭ aliaj ŝtatoj rajtas deklari Esperanton sia, ĉar ne kuŝas breveto sur Esperanto. Ĝi estas tutmonda : ĝi ne nur estas pola propraĵo. Tial iu ajn pretendo pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio estas kontraŭ la spirito de Esperanto mem.</ref>. Li opinias ke ĝi subfosus la aserton, laŭ kiu Esperanto estas nenies propraĵo kaj ke ĝi eĉ pli kontraŭdirus la faman konkludon de Zamenhof mem, kiu diris „Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj“<ref>Andreas Künzli, "[http://www.planlingvoj.ch/Esperanto_pola_heredajo.pdf Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo]" (finas per kritikaj komentoj el diversaj landoj), plansprachen.ch </ref>.
 
=== '''Svislando''' ===
Unu el la plaj grandaj kolekoj de esperantaĵoj troviĝas en la [[Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia]] (CDELI) ĉe Biblioteko de la Urbo [[La Chaux-de-Fonds]]. CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI<ref>''[http://cdf-bibliotheques.ne.ch/bvcf/patrimoine/archives-fonds-speciaux/archives-associations/Pages/cdeli-esperanto.aspx Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia]'' (CDELI) , Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.</ref>. Oficiala retejo de CDELI : [http://www.cdeli.org www.cdeli.org]
 
20 947

redaktoj