8-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: detruo de vilaĝo de usonaj indianoj
→‎Eventoj: parta transmeto de 1939 al interna kalendaro
Linio 41:
* [[1935]]: [[Voĉdono]] al [[Sejmo (Pollando)|Pola Sejmo]]: laŭ [[nacieco]] oni elektis 181 [[poloj]]n, 19 [[ukrainoj]]n, 3 [[judoj]]n kaj po 1 [[rusoj|ruso]] kaj [[belorusoj|beloruso]], [[germanoj]] ne estis reprezentataj
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[Invado en Pollandon|La oka tago de la germana-pola milito]] (pli da eventoj): '''germanaj aviadiloj [[bombo|bombis]] [[Janów Lubelski]]''' - pereis pli ol 200 civiluloj; batalo de [[Lodzo]] finiĝis - germana armeo eniris Lodzon kaj [[Inowrocław]]; en proceso de la unua grupo de la defendantoj de Pola Poŝto '''germanoj kondamnis al [[mortpuno]] 28 personojn'''; bone organizita '''defendo de [[Varsovio]] komenciĝis''' - danke al generalo Walerian Czuma oni reĵetis germanan atakon de la 4-a Kirasita [[Divizio]] kun ties grandaj perdoj en [[Ochota]] kaj [[Wola (administra parto de Varsovio)|Wola]]; kreiĝis [[Armeo]] "Warszawa" sub komando de [[generalo]] Juliusz Rómmel; marŝalo [[Edward Rydz-Śmigły]] decidis krei defendlinion laŭ la [[rivero]]j [[Okcidenta Bugo|Bugo]]-[[Vistulo|Wisła]]-San; '''[[militkrimo|militkrimaj]] unuoj de [[Wehrmacht]] pafmortigis, pikis per [[bajono]]j aŭ vivbruligis: en [[Będzin]] ĉ. 200 [[judoj]]n, en [[Iłża]] pli ol 100 personojn''' , en [[Lipsko]] 80 judojn vivbruligis en [[sinagogo]] murdante ankaŭ en 26 aliaj lokoj, '''krome en Ciepielów pafmortigis pli ol 450 polajn [[militkaptito]]jn''' kaj en du aliaj lokoj 65; germanaj regopovoj likvidis en [[Libera Urbo Dancigo]] ĉiujn polajn [[lernejo]]jn
** [[Moskvo]]: [[Vjaĉeslav Molotov]] diris al pola ambasadoro, ke (raporto laŭ taglibro de pola ĉefministro): ''interveno de Anglio kaj Francio en la pola-germana konflikto kreis tute novan situacion, kiun sovetoj devas konsideri. Pro tio certigoj de marŝalo Voroŝilov el la 27-a de aŭgusto de la sama jaro pri preteco liveri al Pollando militan materilon kaj krudaĵojn ĉesas esti aktualaj. Ankaŭ ebligo de tranzito tra Sovetunio por la pola milita materialo estas kontraŭ la freŝdata pakto kun germanoj''; [[Berlino]]: laŭ instrukcio de Propaganda Oficejo de [[Nazia Germanio]]: ''Kvankam ĉefartikoloj en gazetoj devas trakti pri la atako direkte al Varsovio, tamen dualoke devas esti informoj pri barbareco de poloj en [[Bydgoszcz]]. Difino "[[sanga dimanĉo (1939)|sanga dimanĉo]]" devas eniri kiel firma nocio al vortaro kaj cirkuli la terglobon. Tial oni devas senĉese ripeti la difinon''.
** [[1940]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en vilaĝo Rychwałd 25 malliberulojn, alveturigitaj de [[Tarnów]]; en germana koncentrejo [[Aŭŝvico]] pereis pastro Marian Morawski, [[jezuitoj|jezuito]] kaj [[profesoro]] de [[Jagelona Universitato]] - lia frato pereis dum bombado de Varsovio
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" citis opinion de franca generalo Pretel pri la franca kampanjo: ''Se la franca komandantaro disponus nur pri dek [[divizio]]j samvaloraj kiel la polaj, tiam ne okazus la franca malvenko''