77-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{unua}}
[[Dosiero:Vivu la teatro! - Fina tosto.jpg||eta|300px|La programero "[[Vivu la teatro!]]" finiĝis per komuna tosto de la partoprenantoj.]]
La '''77-a Hispana Kongreso de Esperanto''' okazis en [[Madrido]] de la 20a de julio ĝis la 22a de julio 2018 (ĝi parte koincidis kun la 51-a ILEI-Kongreso) <ref> vidu retejon en [http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso esperanto.es/kongreso]</ref> Ili okazis ĝuste antaŭ la [[Universala Kongreso]] en [[Lisbono]], kaj do por multaj esperantistoj la renkontoj povis taŭgi kiel antaŭgustumo de tiu granda evento. Krome, vizitantoj havis la ŝancon ĉeesti samtempe du altirajn eventojn kun ties propra etoso.
 
La kongresoj havis kiel bazan motivon la moton “La kultura heredaĵo de Esperanto”. Ĝi estis ankaŭ la ĉeftemo de kleriga simpozio, kiu disvolviĝis ene de la ILEI-kongreso, en kunlaboro kun la universitato [[UNED]] (Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado).
 
La baza sidejo estis studenta rezidejo Teresa de Jesús, en la universitata areo, en kiu ankaŭ eblis gasti dum la semajno (do, por partoprenantoj en ILEI-kongreso aŭ ambaŭ). Parto de la aktivadoj de la ILEI-kongreso okazis en la sidejo de la Fakultato de Filologio de la Universitato UNED, tute apude.
{{redaktata}}