102 369
redaktoj
(1a -> 1-a) |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e (informkesto) |
||
{{Informkesto urbo|regiono=ISO-FR}}
'''Lescar''' (esperante ''Leskaro'') estas franca komunumo, en la departemento [[Atlantikaj Pireneoj]] kaj en la regiono [[Nova Akvitanio]].
== Historio ==
[[Image:Lescar Catedral Capitel 1.JPG|right|200px|thumb|Kapitelo en la katedralo]]▼
Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala Lescar iam troviĝis la citadelo ([[oppidum]]) ''Beneharnum'', ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco [[Bearno]]. La citadelo iĝis romia urbo jam en la [[3-a jarcento]]. ''Beneharnum'' estis ĝistere detruata ĉirkaŭ [[841]] far la [[Vikingoj]]. Nova urbo, Lescar, disvolviĝis sur la monteto ekde la [[12-a jarcento]]. Ties episkopo prezidis la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektis la katedralon, kiel sia sepultejo. Nuntempe, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de [[Paŭo]] .
=== Kultura heredaĵo ===
* [[Katedralo de Lescar]]
[[Image:CatedralaLescar2.jpg|thumb|left|200px|La dipatrina katedralo]]▼
[[Image:Lescar Catedral Mosaico 1.JPG|right|250px|thumb|Mozaiko en la katedralo]]▼
* Dipatrina Katedralo. La konstruaĵon, komencitan en [[1120]], ruinigis [[protestantoj]] dum la reĝado de [[Johanino la 3-a de Navaro|Jeanne d'Albret]]. Gravaj restaŭradoj, dum la 17-a kaj [[18-a jarcento]]j, savis la ĥorejon de ruiniĝo. La absido konservis romanikan arkitekturon. Sur la ĥoreja planko, mozaiko el la 12-a jarcento bildigas ĉasan scenon (kun la fama kripla maŭra arkĉasisto). [[Henriko la 2-a d'Albret]], [[Katerina de Foiso]], [[Margareta de Angoulemo]], [[Francisko Febo]] ĉi tie tombokuŝas.
== Urbaraj aŭtobusoj ==
Lescar ĉepasas la linioj '''2''', '''8''', '''9''' kaj '''Ovaligne''' de la « STAP » (paŭaj urbaraj transportoj).
== Bildgalerio ==
<gallery>
</gallery>
[[Kategorio:Komunumoj de Pyrénées-Atlantiques]]
|