Dimetiltriptamino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:DMT.svg|dekstra]]
 
'''N,N-Dimetiltriptamino''' ('''DMT''' aŭ N,N-DMT) estas [[triptamino|triptamina]] molekulo kiu ekzistas en multaj plantoj kaj bestoj. Ĝi povas esti konsumita kiel potenca [[psikedelaĵo]] kaj historie estis preparita de diversaj kulturoj por ritaj kaj resanigaj celoj. Rick Strassman donis al ĝi la etikedon "la spirita molekulo". En la plimulto da landoj, DMT estas malpermesita.
 
DMT havas relative mallongan agadodaŭron, intensajn efikojn kaj rapidan ekkomencon. Tial DMT estis konata kiel la "negocista vojaĝo" dum la 1960aj jaroj en Usono, ĉar uzanto povis atingi la plenan profundon de psikedela sperto en konsiderinde malpli da tempo ol per aliaj drogoj kiaj [[LSD]] aŭ [[Psilocibinaj fungoj|psilocibinaj fungoj.]] DMT povas esti enspirita, injektita aŭ trabuŝe enstomakigita kaj ĝiaj efikoj dependas de la dozo. Kiam enspirita aŭ injektita, la efikoj daŭras mallongan periodon de tempo: de ĉirkaŭ 5 ĝis 15 minutoj. Efikoj povas daŭri 3 horojn aŭ pli kiam trabuŝe enstomakigita kune kun MAO-inhibilo, kiel la ajahuaska vino en la tradicia [[ajahuasko]] de multaj indiĝenaj [[Amazona arbaro|amazonaj]] triboj. DMT povas produkti vivecajn mistikajn spertojn kun eŭforio kaj dinamikaj [[Halucino|halucinoj]] de [[Geometrio|geometriaj]] formoj, pli altaj inteligentuloj, [[Ekstertera vivo|eksterteruloj]], [[Elfo|elfoj]] kaj [[Dio]].