Ali Ĥamenei: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
e Bot: korekto de urbonomo laŭ artikolonomo
Linio 42:
En 1957 Ĥamenei translokiĝis en [[Naĝaf]], en 1958 — en [[Ĥomo]]n, kie li eklernis en unu el la plej influaj [[Ŝijaismo|ŝijaismaj]] lernejoj sub gvidado de ajatolo [[Husejn Boruĝerdi]] kaj ajatolo [[Ruhollah Ĥomejni]]<ref name="ret"/><ref name="bio"/> Sub la influo de la radikalaj opinioj de Ruhollah Ĥomejni li ankaŭ komencis la kontraŭŝahan agadon. En 1963 Ruhollah Ĥomejni estis ekzelita el Irano kaj Ali Ĥamenei estis arestita de la [[ŝaho|ŝaha]] sekretservo. Tamen baldaŭ oni liberigis lin kaj en 1964 Ĥamenei revenas en Maŝhadon. Li instruas en islama seminario kaj en siaj predikoj kritikas prookcidentan politikon de la ŝaha reĝimo. Li kvinfoje estis arestita, torturita, proksimume 3 jarojn pasigis en solula prizonĉelo.<ref name="ret"/><ref name="liz"/><ref name="bio">[http://www.jafariyanews.com/may2k2/8khamenai.htm Biography of supreme leader of Iran Ayatullah al-Udhma Khamenei] {{en}}</ref><ref name="profil">[http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/middleeast/iran/5551782/Profile-Ayatollah-Ali-Khamenei-the-man-who-has-the-final-word-in-Iran.html Profile: Ayatollah Ali Khamenei, the man who has the final word in Iran] {{en}}</ref> En 1977 Ĥamenei fondis la «[[Societo de la luktanta klerikaro|Societon de la luktanta klerikaro]]», kiu en 1979 iĝos la bazo por kreado de la [[Islama respublika partio]].<ref name="liz"/>
 
Post la venko de la [[Irana revolucio|islama revolucio]] en 1979 Ruhollah Ĥomejni nomumis lin la ano de la [[Revolucia konsilio]]. Poste li estis ankaŭ la vendreda mulao en [[TehranoTeherano]], la prezidanto de Irano, la prezidanto de la [[Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano|Supera konsilio pri nacia sekureco]], la administranto de la [[Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio]], la ministro pri defendo ktp.
 
En junio 1981 Ĥamenei estis grave vundita ĉe la dekstra mano, kiam la bombo, kaŝita ene de telekamerao, eksplodis dum lia gazet-konferencio. Tiun atencon aranĝis la [[Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo]].<ref name="profil"/><ref>[http://www.nytimes.com/1987/09/23/world/a-star-of-iran-finds-destiny-against-him.html A Star of Iran Finds Destiny Against Him. By YOUSSEF M. IBRAHIM, Special to the New York Times] {{en}}</ref> Samjare, post la murdo de la prezidanto [[Mohamed Ali Raĝai]], li estis elektita al tiu posteno kaj iĝis la unua prezidanto-kleriko.<ref name="ret"/><ref name="liz"/><ref>[http://www.huffingtonpost.com/ali-a-rizvi/the-one-thing-39-million_b_216945.html The One Thing 39 Million Iranians Decisively Voted For] {{en}}</ref> Li estris la landon dum [[Iraka-irana milito]] kaj estis reelektita en 1985.<ref name="rer">[http://www.carnegieendowment.org/publications/index.cfm?fa=view&id=19975 Reading Khamenei: The World View of Iran's Most Powerful Leader. Karim Sadjadpour. Carnegie Endowment Carnegie Endowment Report, March 2008] {{en}}</ref><ref name="liz"/> En januaro 1989 Ĥamenei estis kandidatigita kaj la {{daton|4|junio}} oficiale elektita la [[plej Supera Gvidanto de Irano]], por kio oni donis al li la statuson de ajatolo. Ankaŭ li devis havi la statuson «[[granda ajatolo|marĝa]]» (do: «la sekvinda ekzemplo»), tamen ricevis ĝin nur en 1994.<ref name="rer"/><ref name="liz"/><ref name="profil"/><ref>[http://www.mianeh.net/en/articles/print.php?aid=172 Arash Farid. Questions Over Future of Supreme Leader Role. 3 February 2009] {{en}}</ref><ref>[http://www.iranian.com/Opinion/Jan98/Behrooz/index.html Leadership & legitimacy. The Iranian] {{en}}</ref> Lian elektadon helpis la subtenado de la gvidantoj de la «Societo de la luktanta klerikaro» – [[Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani]] kaj [[Ahmad Ĥamenei]].