Silka Vojo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
e
Bot: korekto de urbonomo laŭ artikolonomo
e (Bot: korekto de urbonomo laŭ artikolonomo)
Oni nomas '''silka vojo''' reton de karavanaj vojoj, tra kiu atingis Eŭropon la ĉina silko en la antikva kaj mezepoko. Ĝi estis solene malfermita dum regado de la parthusa? [[Mitridato la 2-a]] en la jaro [[-115]]. La nocio ''silka vojo'' estis inventita far [[Ferdinand von Richthofen]].
 
Se oni parolas pri ''la silka vojo'', oni pensas kutime pri la ĉefa vojo, kiu kondukis de [[Xi'an]] (la tiama [[ĉefurbo]] de Ĉinio) tra [[Lanzhou]], [[Wuwei]] kaj [[Zhangye]] ĝis [[Dunhuang]], tie dividiĝis al norda kaj suda itinero ĉirkaŭ la dezerto [[Takla Makan]] kaj denove kuniĝis ĉe [[Kashgar]] kaj de tie kuris tra [[Samarkando]], [[Buĥara]], [[TehranoTeherano]] ĝis [[Antioĥio]] (hodiaŭ [[Antakaya]]) al la marbordo de la [[Mediteranea maro]].
 
Oni transportis tra la silka vojo ne nur varojn kiel [[spico]]j, [[silko]], [[vitro|vitraĵo]] kaj [[porcelano]]; sed per la komerco disvastiĝis ankaŭ [[religio]]j kaj [[kulturo]]j. Tiel atingis [[budhismo]] per la silka vojo tra Ĉinio [[Japanio]]n kaj tie iĝis reganta religio. Ankaŭ [[kristanismo]] (el la tiel nomita [[Nestorianismo]]) penetris tra la silka vojo ĝis al la tiama ĉefurbo de Ĉinio, kiel hodiaŭ roktabulo dokumentas tion en Xi'an. La kono pri [[papero]] kaj [[pulvoro]] alvenis en la arabajn landojn per la silka vojo kaj de tie atingis poste Eŭropon.