Kanto firma: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q938118)
e Bot: "kvankan" → "kvankam"
Linio 5:
==Historio==
 
La plej fruaj melodioj polifoniaj prezentis ''kanton firman'' kiel la [[gregoria ĉanto|gregorian ĉanton]], kvankankvankam la terminon oni ne uzis ĝis la [[14-a jarcento]].<ref>Harvard Dictionary of Music, p. 135.</ref> La komponaĵoj polifoniaj plej antikvaj, kiujn oni konservas kiel ekz. [[musica enchiriadis]] (en la [[14-a jarcento]]), havas la melodion en la plej alta voĉo kaj la aranĝita parto estas sube. Ĉ. [[1100]] la ''kanto firma'' komencas aperi en la malsupra parto. Pli malfrue la ''kanto firma'' aperas dispoziciita en la tenorvoĉo (de la latina 'tenere', teni) en notoj longdaŭraj, voĉo, ĉirkaŭ kiu disvolviĝas melodiaj linioj pli ornamitaj, estu ili voĉkantaj aŭ instrumentoj.
 
La komponado uzanta la ''kanton firman'' estas la normo dum la [[13-a jarcento]]: ankaŭ la muziko de la skolo de [[Skolo de S-ta Martial|S-ta Martial]] kaj de [[Skolo de Notre Dame|Notre Dame]] utiligas ĝin samkiel la plimulto el la [[moteto]]j de la [[13-a jarcento]]. Multaj el tiuj motetoj estis skribita en variaj lingvoj kun la ''kanto firma'' en la voĉo plej malalta. La tekstoj de la poemoj kun amora temaro povis esti kantata en [[dialekto]] super teksto sakrala en la latina en formo de [[tropo (muziko)|tropo]] respektive sakrala teksto povis esti kantata kun profana melodio.