Nenies tero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e - tajperaro
Linio 1:
'''Nenies tero''' estas tereno aŭ teritorio kiu estas neokupita aŭ sub disputo inter partioj kiuj lasis ĝin neokupita pro timo al malamiko aŭ pro necerteco. La termino estis origine uzata por difini disputatan teritorion aŭ eĉ nefekundan aŭ neutilan teron pro malkonsento inter administraciaj unuoj.<ref> Persico p. 68 </ref> En moderna epoko, tiu koncepto estas ofte asocia kun la [[Unua Mondmilito]] por priskribi la areoareon de tero inter du malamikaj [[tranĉeo|tranĉe-sistemoj]], kiun neniu el la du flankoj kuraĝas trapasi, kapti aŭ eĉ eniri pro timo esti atakita de la kontraŭaflanko dume.<ref> Coleman p. 268 </ref> En tiu epoko de la tranĉemilito, fakte estis en tiu nenies tero kie okazis granda parto de amasmortigo. Ĉar la vivo daŭras dum la stabiligo de la du frontolinioj ambaŭlime de la nenies tero, tiu etoso estas fekunda inspiro por historioj de romanoj, filmoj ktp.
 
Ne nepre necesas milito por ke estu nenies tero. Ankoraŭ en multaj lokoj estas diversaj tipoj de tiaj teritorioj okaze de malkonsento inter rivalaj ŝtatoj. Ankaŭ dum la [[Malvarma Milito]] oni starigis zonojn de nenies tero laŭlonge de la [[Fera Kurteno]].