Libro de Apokrifoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 8:
 
Čapek, monde-konata aŭtoro de la dramo Rur kaj la famaj verkoj Blanka malsano, Milito kontraŭ la salamandroj, Krakatit ktp., estas prezentata ĉi-libre per novelminiaturoj kun temo mita, historia aŭ literatura, ekde Prometeo kaj prahomoj, tra helenaj, romiaj, mezepokaj, ŝekspiraj figuroj ĝis Napoleono. El la 29 noveletoj tri okupiĝas pri Pilato: tre karakterize, ĉar Pilato metis ja laŭdire la demandon: Kio estas la vero? Kaj la aŭtoro, fakte, serĉas ties respondon en diversaj situacioj, kaj trovas, ke la vero estas ordinare io alia, ol tio, kion oni pensas, kredas aŭ dezirus. Kaj la veran ver-aspekton li prilumigas al ni vere sprit-idee, pripensige kaj plezurige kun la iom amara humuro de humanisto. La traduko estas ĉiel laŭdinda: glata, simpla, facile legebla; kelkajn malmultajn stilpreferojn mencii estus pedante. La libro meritus pli belan veston kaj malpli densan komposton, indan al sia valoro, kiu tre scivoligas pri la samaŭtoraj Rakontoj el poŝo, jam troviĝantaj en Esperanta manuskripto.
 
[[Kategorio:Libroj]]