BA22: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
* [[Ricardo Felipe Albert Reyna]]: ''Senmovaj versaĵoj; Dum promeno; Leĝeraj versaĵoj''.
* [[Giulio Cappa]]: ''Pri arto kaj aliaj lingvoj''; poeziigo de kvar pentraĵoj de diversaj pentristoj kaj galerioj. Unu el ili temas pri la fama mito de la [[Babela turo]], sed kun aparta konsidero.
* [[Baldur Ragnarsson]]: ''Srečko Kosovel (1904-1926)''. Pri tiu slovena verkisto estas ĉinumere recenzo kun montro de poemoj, nome [[Kris Long]]: ''Konsterno. Karsto. Tristo'', pri ''Vzlatem čolnu / En la ora boato. Izbrane pesmi / Elektitaj poemoj'' de Srečko Kosovel; trad. Vinko Ošlak.
* [[Baldur Ragnarsson]]: ''Srečko Kosovel (1904-1926)''.
 
 
== Tradukita Prozo ==
Linio 28 ⟶ 29:
== [[Eseo]]j / Artikoloj ==
* [[Árpád Rátkai]]: ''Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof''; eseo per kiu Árpád Rátkai pruvas ke la vera nomo de la iniciatoro de Esperanto estas Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj ne Ludoviko, kaj same pri la naskoloko en Bjelostok (Ruslando). Ĉiuokaze oni povas aldoni la nunajn nomojn, sed la oficialaj en tiu momento estu respektataj. Por s-ro Árpád Rátkai, multaj antaŭjuĝoj, politikaj opinioj, naciismo ktp., influis sur la nune konataj nomoj de [[Zamenhof]].
* [[Ulrich Lins]]: ''Danoj eskapis persekuton''; la aŭtoro informas pri la persekutado fare de [[nazioj]] kontraŭ esperantistoj en Danio, Norvegio kaj Svedio. Tie kaj eble ĝenerale en Okcidenta Eŭropo tiu persekutado ne estis tiom akra kiom en Germanio kaj Orienta Eŭropo. Nome en Danio oni havis listojn de danaj esperantistoj, sed oni ne agis kontraŭ ili.
* [[Sten Johansson]]: ''Nobela premiado''; la aŭtoro trarigardas la liston de ricevintoj de la [[Nobel-premio pri literaturo]] kaj elprenas rezultojn laŭ epokoj, lingvoj, tendencoj ktp.
* [[István Ertl]]: ''Intervjuo kun Tomas Riad, membro de la Sveda Akademio''; tiu priskribas la agadmanieron kiel la Sveda Akademio elektas la premiitojn por la Nobel-premio pri literaturo.
Linio 37 ⟶ 38:
 
== [[Recenzo]]j ==
* [[Christian Declerck]]: ''Fabele fantazia, ja fikcie scienca'', pri ''Libazar' kaj Tero. Kvarmana sonato dutonala'' de [[Julia Sigmond]] kaj [[Sen Rodin]]. Komentoj pri diversaj lingvaj detaloj kaj komparoj kun iel similaj verkoj.
* [[Mao Zifu]]: ''Ni atendis kaj esperis'', pri ''[[La grafo de Monte-Kristo]]'' de [[Alexandre Dumas]]; trad. Daniel Moirand. Tre detala lingva analizo.
* Efthimios Mavrageorgiades: ''Ajnasemajna legindaĵo'', pri ''Ajnasemajne'', Skizoj el la vivo de Remonstranta pastoro de [[Gerrit Berveling]].
* [[Kris Long]]: ''Konsterno. Karsto. Tristo'', pri ''Vzlatem čolnu / En la ora boato. Izbrane pesmi / Elektitaj poemoj'' de Srečko Kosovel; trad. Vinko Ošlak. Kun montro de diversaj poemoj.
* [[José Antonio del Barrio]]: ''Ombra duono de Ejnŝtejno? Verŝajne, ne'' pri ''En la ombro de Alberto Ejnŝtejno'' de Desanka Ĝuriĉ-Trbuhoviĉ; pluraj tradukintoj; pri biografio de la eksedzino de [[Ejnŝtejno]] nome Mileva Mariĉ kaj ties ebla kontribuo al la teorioj de la fama fizikisto. La recenzito rekomendas kompreni tiun verkon kiel ia romano anstataŭ kiel serioza pruvo pri la graveco de la edzino en la verkaro de la edzo.
* [[Jorge Camacho]]: ''Ekskurso tra la planlingva ĝangaleto'', pri ''In the Land of Invented Languages'' de [[Arika Okrent]], nome eseo pri inventitaj lingvoj inter kiuj kompreneble [[Esperanto]].
* [[Jorge Camacho]]: ''Romano pri amikiĝo kun kanakoj'', pri ''Kanako el Kananam'' de [[Kenneth G. Linton]], nome aŭstraliano en [[Nov-Gvineo]] en 1944-1945.